Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
- Nova ĉilia prezidento enoficiĝas dum nova tertremo
- Lingvo malaperas en Gujano
- Ĉilio trafita de fortega tertremo
- Argentino subtenata de najbaroj en disputo kun Britio
- Virino iĝas prezidento de Kostariko
- Evo Morales reelektita prezidento de Bolivio
- Urugvajo : iama ribelulo iĝas prezidento
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Ĉiliaj Mapuĉoj, viktimoj de polico | ![]() |
![]() |
| Sudameriko - Socio |
![]() ĈILIO - 10-an de aprilo, 2009.Laŭ deklaro de eminenta respondeculo de la Unuiĝintaj Nacioj, pluraj indicoj sugestas, ke policistoj en Ĉilio uzas troan perforton kontraŭ la indiĝenaj mapuĉaj komunumoj. James Anaya, UN-speciala referisto por indiĝenaj rajtoj, parolis pri tio fine de kvintaga vizito al Ĉilio, dum kiu li renkontis la prezidentinon Michelle Bachelet. La Mapuĉoj loĝas en suda Ĉilio jam de antaŭ la hispana konkero kaj konsistigas proksimume 4% de la loĝantaro. Ili laŭlonge plendis pri tio, ke ili estas viktimoj de agoj de la polico. Tiuj asertoj trovis subtenon inter grupoj kiel Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch. ili asertas, ke la polico foje uzas troan perforton kontraŭ ili, por disrompi mapuĉajn stratprotestojn, kaj foje ankaŭ rastas siajn komunumojn sen konvena permeso. Mr Anaya diras, ke kiel ĉiuj akuzoj de polica brutaleco, estas malfacile scii, kie la vero kuŝas. Sed li diras, ke li aŭdis sufiĉajn indicojn dum lia vizito al Ĉilio por konvinkiĝi, ke la asertoj estu prienketitaj. "Mi ricevis multajn dokumentojn de Neregistaraj Organizoj kiuj laŭ mi faras enketan laboron de supera kvalito," li diris. "Mi ankaŭ aŭdis rekte de individuoj kiuj priparolis siajn specifaj spertoj. Mi trovas, mi sentas, ke estas sufiĉa bazo por ekokupiĝi pri ĉi tiuj akuzoj tre grave." Sro Anaya deklaras, ke la registaro de la prezidentino Bachelet multe faris por helpi la landajn indiĝenajn komunumojn, ekzemple per redukto de kampara malriĉeco kaj alportao al ili de pli granda aliro al sanzorgo. Sed li diras, ke restas ankoraŭ multe pli por fari. La Mapuĉoj siaflanke plendas, ke iliaj praulaj teroj estas ŝtelitaj de la ŝtato, kaj ankaŭ de grandaj forstumaj firmaoj kiuj detruas milojn da akreoj da praarbaro kiuj cedas lokon al pin- kaj eŭkaliptoplantejoj. Malkontento estas grandiĝanta en suda Ĉilio jam de multaj jaroj, kaj foje superbolas en perforto, kun atakoj kontraŭ la polico, kontraŭ farmbienoj kaj kontraŭ nemoveblaĵoj de tiuj forstumaj firmaoj. Legu pli pri la Mapuĉoj |





ĈILIO - 10-an de aprilo, 2009.