Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
- Nova ĉilia prezidento enoficiĝas dum nova tertremo
- Lingvo malaperas en Gujano
- Ĉilio trafita de fortega tertremo
- Argentino subtenata de najbaroj en disputo kun Britio
- Virino iĝas prezidento de Kostariko
- Evo Morales reelektita prezidento de Bolivio
- Urugvajo : iama ribelulo iĝas prezidento
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Brazilaj indiĝenoj akiras teritorian venkon | ![]() |
![]() |
| Sudameriko - Socio |
BRAZILO - 21-an de marto, 2009.La amazonaj indiĝenaj grupoj ĵus gajnis gravan venkon ĉar la Brazila Supera Kortumo konfirmas la integrecon de vasta indiĝena rezervejo. Tiu rajta venko malfermas la vojon por la elpelo de blankaj kultivistoj loĝantaj en la rezervejo de Raposa Serra do Sol kreita de la registaro en 2005. La tribunalo voĉdonis per 10 kontraŭ 1, kontraŭ peto de du senatanoj kiuj volis, ke la 17 000 kvadratkilometra zono en la nordo de la lando estu malpligrandigita. Dekoj da korpe pentritaj indiĝenoj festis la decidon ekster la tribunalo en la ĉefurbo Braziljo. "Sendube, tio estas venko por Brazilo, ĝia internacia bildo, homaj rajtoj kaj la indiĝenaj homoj," Marcio Meira, prezidanto de la "Funai", la ŝtata agentejo por indiĝenaj aferoj, diris. Subtenantoj vidas la tribunalan decidon kiel konfirmon de rajtoj de terposedo kiujn brazilaj indiĝenaj grupoj ricevis en la konstitucio de 1988. Kritikantoj diras aliflanke, ke la rezervejo, kiu havas etendecon similan al tiu de Kuvajto, estas tro granda por la 19 000 indiĝenoj kiuj havos la rajton vivi tie kaj prilabori la teron. Neniu alia havos tian rajton. Kelkaj entreprenoj pri minado, lignokultivado kaj agrikulturo diras, ke tia decido malhelpas la ekonomian kreskon. Rizokultivistoj kiuj laboris sur la teritorio antaŭ ol ĝi fariĝis rezervejo kaj kiuj de nun estos elpelitaj, mokis la decidon. "Ĉi tio estas ridinda, ili voĉdonis kontraŭ progreso," unu el ili deklaris. La disputo pri la teritorio tumultis ekde la 1970-aj jaroj inter indiĝenoj kaj entreprenoj kiuj provas uzi la landon por agrikulturo kaj minado. Kultivistoj interbatalis kun indiĝenoj plurfoje pasintjare. Kelkaj el la indiĝenoj volis ekskludi siajn urbojn el la rezervejo pro timo, ke tio malhelpos evoluon al moderneco, kaj ili ne estis kontentaj pri la tribunala decido. "Ni volas daŭre negoci kun la blankuloj. Ili deziras, ke ni restu primitivaj indiĝenoj, sed ni estas civilizitaj."Aliuloj avertis, ke ununura rezervejo ne povas loĝigi rivalajn indiĝenojn de la sama etneco, kiuj dise vivis dum jardekoj pro alveno de eksteruloj. "Eklezio, kolonianoj, Neregistaraj Organizaĵoj, ili ĉiuj disigis nian popolon," Abel Barbosa, membro de la popolo Macuxi en la urbo de Flechao, diras. "Estos pli da sango verŝita en tiu lando." Brazilo, la plej granda lando en Sudameriko, flankenmetis 12 procentojn de sia tuta teritorio por rezervejoj por indiĝenaj grupoj kies prauloj loĝis en la lando antaŭ la alveno de Eŭropanoj antaŭ ĉirkaŭ 500 jaroj. La indiĝena loĝantaro estis amasmortigita de la alveno de portugalaj kolonianoj, precipe rezulte de malsanoj kiujn la enmigrintoj alportis kun si, kiel tuberkulozo, kontraŭ kiuj tribaj grupoj ne ĵavis naturan defendsistemon. Laŭ la "Funai", ilia nombro malpliiĝis de 10 milionoj al 460 000. La totala loĝantaro de Brazilo estas 190 milionoj da homoj. |




BRAZILO - 21-an de marto, 2009.
Kelkaj entreprenoj pri minado, lignokultivado kaj agrikulturo diras, ke tia decido malhelpas la ekonomian kreskon. Rizokultivistoj kiuj laboris sur la teritorio antaŭ ol ĝi fariĝis rezervejo kaj kiuj de nun estos elpelitaj, mokis la decidon. "Ĉi tio estas ridinda, ili voĉdonis kontraŭ progreso," unu el ili deklaris. La disputo pri la teritorio tumultis ekde la 1970-aj jaroj inter indiĝenoj kaj entreprenoj kiuj provas uzi la landon por agrikulturo kaj minado. Kultivistoj interbatalis kun indiĝenoj plurfoje pasintjare. Kelkaj el la indiĝenoj volis ekskludi siajn urbojn el la rezervejo pro timo, ke tio malhelpos evoluon al moderneco, kaj ili ne estis kontentaj pri la tribunala decido. "Ni volas daŭre negoci kun la blankuloj. Ili deziras, ke ni restu primitivaj indiĝenoj, sed ni estas civilizitaj."