eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Grava drogbarono arestita en Kolombio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
KOLOMBIO - 17-an de aprilo, 2009.

Kolombiaj respondeculoj ĵus arestis la plej urĝe serĉata barono de narkotaĵoj de la lando, la registaro anoncis. Daniel Rendón Herrera, nomata "Don Mario", estis kaptita frue merkredon apud Necocli en nordokcidenta Kolombio, respondeculoj diris. La registaro donacis premion de 2 milionoj da usonaj dolaroj por informoj kiuj ebligus lian areston.

Kolombio estas la plej grava kokainproduktisto en la mondo. Ŝakrado de drogoj estis stimulita de la kelkdekjara konflikto enlanda. Daniel Rendón estas akuzita, ke li kontrabandis centojn da tunoj da kokaino al loko sur la Karibea marbordo kontrolata  en la 1990-aj jaroj de lia frato, milicia gvidanto kiu nun sidas en malliberejo. Iom antaŭe ĉi-jare li donis al liaj armitoj preskaŭ mil dolarojn por ĉiu policisto murdita, ĉar la registaraj fortoj ĉiam pli alproksimiĝis al lia reto. La ministro pri Defendo Juan Manuel Santos diris, ke Daniel Rendón estus respondeca pri amasego da mortoj. "Li povus esti akuzita pri super 3 000 hommortigoj dum li akiris regon super teritorio de li uzita en la kontraŭleĝa drogokomerco," li diris.

La ministro ankaŭ diris, ke Daniel Rendón estis trovita sub palmo kaj "preskaŭ similis al hundo". Ne estis tuj klare, ĉu la premio estis de iu postulita. Iatempe membro de milicio en filio de la nunmalmobilizita Unuiĝintaj Sindefendaj Fortoj de Kolombio (AUC), Daniel Rendón rifuzis la kapitulacon kiel parton de pacakordo. Male, li uzis miliciajn retojn por starigi sian propran grupon da ĝis 1000 armitaj batalantoj, kaj ankaŭ faris interkonsenton kun maldekstrismaj FARC-ribeluloj. Respondeculoj estis malantaŭ liaj spuroj jam de monatoj, sed li ĉiam sukcesis resti unu paŝon antaŭe de ili ĝis nun. Pli ol 300 kontraŭnarkotikaj policistoj de sturmtaĉmentoj laŭraportite sin okupis pri la operaco por aresti lin, gviditaj de la policestro Generalo Oscar Naranjo.

La ministro pri Defendo Santos deklaris, ke la aresto sendas mesaĝon al aliaj baronoj de narkotaĵoj. "Negrave kion ili faras aŭ kie ili estas, iam ili falos," li diris. Proparolanto de la kolombia prezidento Alvaro Uribe diris, ke tio estas  "bona novaĵo por la sekureco de ĉiuj Kolombianoj kaj fortikigo de demokratio". Tamen, kiam la registaro senkapigis drogkartelojn en la pasinteco, kelkaj novaj kapoj tuj ekkreskis, kaj tie povus hodiaŭ esti tempo de sangoverŝo se aliaj personoj provas alproprig al si la potencon lasita de Daniel Rendón. Kontraŭleĝaj armitaj bandoj estas enĝaĝiĝintaj en la komercado de narkotaĵoj en Kolombio, ili utiligas la profiton por financi iliajn aktivaĵojn. Granda parto de la kokaino produktata en Kolombio estas kontrabandata al Usono tra Meksiko, kie lastatempe estis ekstremaj altiĝoj en drogorilata perforto.

Kolombia kokaino ankaŭ estas ŝakrita al Eŭropo, ofte tra Okcidenta Afriko. Usono estas la plej grava financanto de kolombia kontraŭdroga programo, "Plan Colombia", kiu komenciĝis en 2000. La Unuiĝintaj Nacioj raportis redukton de la kvanto da kokao produktita dum la unuaj jaroj de la plano, sed diris, ke la kultivo de kokao denove altiĝis je 27% en 2007. En Vaŝingtono, altranga oficialulo diris al la novaĵagentejo Associated Press, ke Usono volas ekstradicion de Daniel Rendón al sia teritorio, ĉar li estas akuzita pri ŝakrado de drogoj en Usono.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi