Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
- Tuvalo : antaŭen al senkarbona energio
- Kontraŭ-barataj tumultoj maltrankviligas registaron
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj" |
|
|
| Pacifiko - Socio |
![]() AŬSTRALIO - 17-an de novembro, 2009.
La aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd pardonpetis al la centmiloj da homoj, britaj enmigrintoj, kiuj estis fitraktitaj aŭ neglektitaj kiam ili estis infanoj. Sro Rudd diris, ke li estas "profunde" ĉagrenita pro la doloro kaŭzita al la infanoj kaj iliaj familioj. Li esperas, ke la nacia pardonpeto helpos "kuraci la doloron" kaj estos turnopunkto en aŭstralia historio. Kelkaj 500 000 "forgesitaj Aŭstralianoj" estis fitraktitaj aŭ neglektitaj en orfejoj kaj infanhejmoj de 1930 al 1970.
La parolado de Sro Rudd venas post lia formala pardonpeto pasintjare al la aŭstralia indiĝena komunumo, precipe la tielnomata "ŝtelata generacio". Ĉi tiuj estis indiĝenaj aŭstralianoj kiuj estis prenitaj el siaj gepatroj kaj senditaj al ŝtataj institucioj kaj blankaj familioj por esti edukitaj, sub politiko kiu finiĝis en la 1960-aj jaroj. La ceremonion en la ĉefurbo Kanbero ĉeestis centoj da homoj, kiuj estis devigitaj migri al Aŭstralio kiam ili estis junaj, proksimume 7 000 el kiuj ankoraŭ loĝas en Aŭstralio. Iuj ploris publike kaj tenadis unu la alian kiam Sro Rudd dividis historion pri supervivintoj kun kiuj li parolis. Kevin Rudd ankaŭ proponis sian pardonpeton al infanaj migrintoj prenitaj el Britio al Aŭstralio post la milito, ofte sen konsento de la gepatroj. Dimanĉon, la brita registaro anoncis, ke la brita ĉefministro pardonpetos por la kontraŭvola migrado venontjare. "Ni bedaŭras," Sro Rudd diris dum renkontiĝo de 1 000 homoj ĉe la Parlamentejo. "Pardonon pro la tragedio, la absoluta tragedio. Pardonon, ke kiel infanoj vi estis prenitaj el viaj familioj kaj translokitaj en instituciojn kie tre ofte vi estis fitraktitaj. Pardonon pro la fizika sufero, la emocia malsato kaj la frosto, la manko de amo, de delikateco, de prizorgo." ![]() Sro Rudd anoncis, ke la registaro sian plejeblon faros por certigi, ke tia tragedio neniam okazos denove. "Ni decidu ĉi tiun tagon, ke ĉi tiu nacia pardonpeto fariĝas turnopunkto en nia landa historio," li diris. "Turnopunkto kaj gravega dato, por registaroj, kiuj ĉion eblan faros por neniam plu permesi tion denove." Kevin Rudd diris, ke estas grave agnoski la pasintecon por povi antaŭeniri kiel lando. "Verdire, ĉi tio estas malbela rakonto. Verdire granda malbono estas farita. Estas mia espero, ke de hodiaŭ, vi estos nomitaj la Memoritajn Aŭstralianojn." Sub la Programo de Infanaj Migrintoj - kiu finiĝis nur antaŭ 40 jaroj - Britio sendis malriĉajn infanojn al "pli bona vivo" en Aŭstralio, Kanado kaj aliloken. La plimulto de la infanoj estis jam prenitaj el sia familio de la ŝtataj aŭtoritatoj aŭ forlasitaj de siaj gepatroj. Kiam ili estis ekspeditaj el Britio, al multe da ili oni rakontis, malĝuste, ke la gepatroj estis mortintaj. Multaj gepatroj ne sciis, ke siaj infanoj, foje ne pli ol trijaraĝaj, estis senditaj al Aŭstralio. Prizorg-agentejoj kunlaboris kun la registaro por sendi malfavoratajn infanojn al pli "rozkolora estonteco" kiu tiam estis juĝita kiel "bonaj blankuloj" al siatempa kolonio. En multaj kazoj ili estis edukitaj sole por laboro en bienoj, kaj suferis kruelecon kaj aflikton interalie fizika, psikologia kaj seksa molestado. |





AŬSTRALIO - 17-an de novembro, 2009.
