La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...
Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo
Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.
Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj
La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version
Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj
Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.
Esperanto.com: Etikedoj por blogoj
Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.
La 8-an de decembro 2009 la aborigena trajbo loĝanta en la insula ŝtato Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams (1796-1839). Li envenis al la insulo Erromango en novembro 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj.
Por partopreno en la ceremonio en Vanuatuo elveturis Charles Williams, 65-jara prapranepo de la misiisto kaj 17 liaj parencoj. Aborigenoj kredas, ke tiu rito forigos de ili la antaŭlongan malbenon.
Ĉi tiu okazo estas ne unua ekzemplo. En 2007 en la insulo Nov-Britio (Papuo-Nov-Gvineo) okazis solenaĵo dum kiu lokaj aborigenoj elaĉetis sian kulpon pri la murdo kaj formanĝo en 1878 de protestantaj misiistoj el Fiĝioj, elvenintaj en 1875. La pardonpetojn akceptis la oficiala reprezentanto de Fiĝioj.