eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Franca justico akuzas afrikajn gvidantojn pri korupto Retpoŝtadreso
Afriko - Diversaĵoj
GABONO / KONGO / EKVATORA GVINEO / FRANCIO - 3-an de decembro, 2008.

Franca kontraŭkoruptaj aktivuloj decidis starti proceson kontraŭ la prezidentoj de Gabono, Kongo kaj Ekvatora Gvineo. Ili akuzas, ke tiuj prezidentoj akiris luksajn hejmojn en Francio, aĉetitaj per malversaciita publika mono. La franca grupo "Malkaŝemeco Internacia", la neregistara grupo "Ŝerpo" kaj gabona civitano lanĉis komunan agon kontraŭ la prezidentoj Omar Bongo Ondimba, Denis Sassou Nguesso kaj Teodoro Obiang, kaj kelkaj el iliaj asociitoj, ili diris en komuna komunikaĵo.

Ili akuzas la afrikajn gvidantojn pri malversacio kaj misuzo de publikaj financoj kaj pri monpurigo rilate al "la akiro de tre grandaj nemoveblaĵoj kaj meblaj valoraĵoj en Francio," diras ilia advokato, William Bourdon. "Sendube ĉi tiuj valoraĵoj ne povis esti akiritaj kun la solaj salajroj kaj profitoj de ĉi tiuj ŝtatestroj, kiuj alfrontas gravajn dubojn pri ebla malversacio de publikaj financoj," la komunikaĵo diras. La grupo "Malkaŝemeco Internacia" lanĉis proceduron pri proceso jam dufoje antaŭe, en marto kaj julio ĉi-jare, cele al kondamno de la akiro far la gabona prezidento de luksaj hejmoj en Francio, instigante ondon da protestoj de liaj subtenantoj.

La komencaj plendoj ankaŭ celis la prezidenton Blaise Compaore de Burkino kaj lian angolan kolegon Eduardo dos Santos. Ambaŭ procesoj estis malakceptitaj de la pariza prokurora oficejo, kiu decidis ne malfermi enketon. La advokato de la gabona prezidento Bongo, François Meyer, ne faris komentojn pri la afero. Franca amaskomunikilaro, citante policajn raportojn, deklaris en marto, ke Omar Bongo kaj lia familio posedas 33 nemoveblaĵojn en Francio, inter kiuj estas privata hotelo en Parizo aĉetita en 2007 kaj kiu tiam kostis 18,8 milionojn da eŭroj. La raportoj instigis streĉitajn rilatojn inter la du landoj, Gabono minacas revizii siajn rilatojn kun Francio.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi