eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Tunelo inter Afriko kaj Eŭropo eble konstruota Retpoŝtadreso
Afriko - Diversaĵoj

MAROKO / HISPANIO - 19-an de julio, 2008.

Hispanio anoncas, ke la studo pri farebleco por submara tunelo konektonta Hispanion kaj Marokon estas en sia fina etapo. Se la projekto antaŭeniras kaj konstruo komenciĝas, trajnoj portantaj pasaĝerojn kaj varojn antaŭvideble transiros la tunelon en 2025. La tunelo estos 40-kilometrojn longa kaj pasos 300 metrojn sub la Mediteraneo Maro.

Ĝibraltara markoloLa submara ligo unuigos nordan Afrikon kaj Eŭropon unuafoje ekde la kontinentoj apartiĝis antaŭ pli ol 200 milionoj da jaroj ! Svisaj inĝenieroj ellaboras kaj finfaras la fareblecajn studojn kiuj determinos, ĉu ĉi tiu submara konekto teorie eblas. Tamen, Angel Aparicio, prezidanto de la hispana ŝtata agentejo kiu kunordigas la projekton diras, ke la konstruo de la tunelo prezentas egajn malfacilaĵojn kiuj eble ne eblos superi. "La materialo ĉi tie ne estas sufiĉe kompakta por permesi elfosadon. Estas argilo kun roko kaj sekve ĝi ne estas tiel kompakta kiel en la ceteraj partoj de la submara grundo. Ĉar ni havas multan akvon supre ni havas treegan altan premon kaj ni ne certas, ĉu ni povos finfosi la tunelon" li diris. "Tiuj estas la malfacilaj demandoj."

Se la elfoso efektive komenciĝos, necesos 15 jarojn por finkonstrui la tunelon kaj ĝi kostos almenaŭ 8 miliardojn da usonaj dolaroj (5 miliardojn da eŭroj). La hispana kaj maroka registaroj konsideras la tunelon kiel parton de nova Mediteranea transporta nabo por pasaĝeroj kaj varoj.

Aliuloj, male, esprimas siajn dubojn. La ebleco de fizika konekto inter Hispanio kaj la plej malriĉa kontinento en la mondo estas alarma por iuj Hispanoj. Aliuloj estas skeptikaj pri ĉu ĉi tiu ambicia plano iam ajn estos kompletigita. Hispanio kaj Maroko jam diskutis pri konstruo de ponto kaj tunelo de pli ol 20 jaroj. Tamen, ĉifoje la projekto havas subtenon de la Eŭropa Unio kaj la ebleco de financoj de la Monda Banko. Se la farebleca studo estas pozitiva, prilaboro de la tunelo povos komenciĝi en 2009.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi