eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Mortis Omar Bongo Presi Retpoŝtadreso
Afriko - Diversaĵoj
GABONO / HISPANIO - 9-an de junio, 2009.

Omar Bongo Ondimba, la prezidento de Gabono, mortis hieraŭ en kuracejo en la hispana urbo Barcelono, la gabona ĉefministro anoncis. Bongo, kiu estis la reganto de afrika ŝtato kun la plej longa mandato, mortis ĉe la malsanulejo de Quirón je la aĝo de 73 jaroj, Jean Eyeghe Ndong diris en komunikaĵo.

"Ĉe 2:30 posttagmeze, la kuraca teamo informis min, kaj ankaŭ la respondeculoj kaj membroj de la familio ĉeestantaj, ke la prezidento de la respubliko, la ŝtatestro Omar Bongo Ondimba forpasis post korhalto," la komunikaĵo diris. Ndong diris, ke li pli frue en la tago vizitis la prezidenton Bongo ĉe la malsanulejo, kie li estis akceptita pasintmonate. "Mi notis tiutempe, ke la ŝtatestro kiun mi vizitis en la fako de intensa flegado estis viva kaj sana," li diris. "Sed ni sciis, ke la sano de la prezidento fariĝis fonto de zorgoj lastatage."

Gabono observos 30-taga periodo de funebro por marki la morton de Bongo, kiu regis la landon dum 41 jaroj. La registaro diris, ke ĝi respektos la kondiĉojn de la konstitucio, laŭ kiuj Rose Francine Rogombe, prezidantino de la senato kaj membro de la reganta Gabona Demokrata Partio (PDG), instaliĝos kiel la nova provizora gvidanto. Ndong alvokis la Gabonanoj "resti unuigitaj kaj stari kune en kontemplado kaj digno."

La gabona ĉefministro antaŭe neis raportojn el Francio laŭ kiuj Omar Bongo mortis dimanĉon. La gabona registaro antaŭe diris, ke Bongo estis en la malsanulejo de Quirón en Barcelono por kuraca ekzameno sed kelkaj fontoj diris, ke li estis kuracata pro intesta kancero. Bongo diris je la 6-a de majo, ke li intertempe interrompas siajn oficialajn devojn tiel, ke li povus ripozi kaj funebri la morton en marto de Edith Lucie Bongo Ondimba, sia edzino. EN la 60-aj jaroj li enoficiĝis kun franca subteno, sed Bongo estis akuzita de Parizo pri luksaj nemoveblaĵoj kiujn li aĉetis en Francio. Kontraŭkoruptaj grupoj diris, ke Bongo aĉetis la nemoveblaĵojn kun mono malversaciita de la ŝtato, asertoj kiujn li neis.

Nun restas necerte, kio okazis en la lando, post tiel longa regado. La registaro promesis okazigi balotadojn ene de 45 tagoj, sed ĉu regos trankvilo en la lando, restas grava demando...
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi