eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Kontaminata kuracilo mortigas infanojn en Niĝerio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Afriko - Diversaĵoj
NIĜERIO - 27-an de novembro, 2008.

Niĝeria agentejo pri manĝaĵoj kaj kuraciloj anoncas, ke 25 geinfanoj kiuj havas inter tri monatojn kaj kvar jarojn mortis post kiam ili englutis kontaminatan dentopuŝan siropon. La Nacia Agentejo pri Administro kaj Kontrolo de Manĝaĵoj kaj Kuraciloj (NAFDAC) diris, ke ĝi fermis la fabrikon en Lagos, "Barewa Pharmaceuticals".


La siropo, nomata “My Pikin”, estis infektita de dietilena glikolo. La substanco, uzita en motorfridigaĵoj kaj -kontraŭglaciigiloj, ekkaŭzis renan kolapson de  la geinfanoj. Ili mortis en tri hospitaloj en Lagos, Ibadan kaj Zaria. Almenaŭ 10 aliaj infanoj laŭ raportoj  estis transportitaj al hospitaloj. La NAFDAC diris, ke simptomoj inter la infanoj kiuj trinkis siropon inkluzivis lakson, vomadon, febron kaj konvulsiojn, kaj ke ili ne plu povis urini dum kelkaj tagoj.

La agentejo diris, ke ĝi unue ricevis raportojn de ebla kontaminado je la 19-a de novembro kaj komencis konfiski la siropon du tagojn poste. "NAFDAC-oficiroj estas senditaj tutlanden por elviŝi la postrestaĵojn de ĉiuj aroj de la kuracilo ankoraŭ en cirkulado," la estrino de la agentejo, Dora Akunyili, laŭraporte diris. Ŝi ankaŭ alvokis al patrinoj halti uzi la medikamentojn sur iliaj infanoj.


 
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2009-04-04 14:05 Tio similas al la skandala afero en Ĉinio pri la laktopulvoro venenigita per melamino … Falsaj medikamentoj estas plago en Afriko ! Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi