eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ĉu Kleopatra eltrovita ? Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Sciencoj
EGIPTIO - 20-an de aprilo, 2009.
 
Virina kranio, elterigita apud la urbo Aleksandrio, povus esti tiu de la plej fama el la reĝinoj de Egiptio : Kleopatra. Tiu eltrovo, se ĝi montriĝas vera, povus esti la plej grava ekde la identigo de la tombo de Tutanĥamono en 1922. Pasintmonate, kiam ekstartis la arĥeologiaj serĉoj, la arkeologisto Zahi Hawass estis optimisma, kaj esperis fari gravan eltrovon.

"Tio povus esti la plej grava eltrovo de la 21-a jarcento. Ĉi tiu loko estas perfekta ŝirmejo por la korpoj de Kleopatra kaj Marko Antonio " li deklaris. La sciencistoj ne konfirmis ĝis nun, ke la kranio eltrovita de la teamo de Dro Hawass estis tiu de la egipta suverenino. Sciencaj testoj devas denove esti elfaritaj por konfirmi aŭ malkonfirmi ĉi tiun hipotezon. La restaĵoj de kompleta korpo, eltrovitaj apud la kranio en ŝtona ĉerko, devas esti ankaŭ submetitaj al tuta serio de testoj por lerni pli pri ilia deveno.

La Supera Egipta Konsilio pri Antikvaĵoj klarigis, ke tri ejoj estis identigitaj lastan februaron, dum radarsondado sub la ternivelo. Inter ili, la ejo kiu ŝirmas la restaĵojn, troviĝis apud la Lago Mariut, estis kosntruikta dum la regado de Ptolemeo la Dua.
 
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2009-04-20 20:41 Ŝia nazo ne plu estas tiel longa ke ĝi ŝanĝu la aspekton de la mondo (aludo al eldiraĵo de la franca filozofo Blaise Pascal) Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi