Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Ĉu ŝtonmortigo en Irano ?
- Sauda aresto pro terorista komploto
- Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo
- Unuaj postbalotaj rezultoj aperas en Irako
- Mortis plej grava islama kleriko de Egiptio
- Ahmadineĵad vizitas Afganion
- Mallonge el Mezoriento...
- Voĉdonkalkulado ekkomenciĝas en Irako
- Malario kaj malfortaj ostoj eble mortigis Tutanĥamonon
- Israelaj restriktoj igas vivon "ekstreme malfacila" por Palestinanoj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Masdar : ekologia urbo | ![]() |
| Mezoriento - Sciencoj |
|
Abu-Dabio ekkomencas konstrui la mondan unuan senkarbonan kaj senaŭtan urbon. La urbo Masdar kostos 22 miliardojn da Usonaj dolaroj, la konstruado daŭros ok jarojn kaj la urbo finita estos hejmo de 50 000 homoj kaj 1500 entreprenoj. La urbo estos plejparte funkciigata de sunenergio kaj la loĝantoj vojaĝos ene de la urbo per malgrandaj ŝelformaj veturiloj funkciantaj sur magnetaj vojetoj.
La urbo bezonos nur kvaronon de la potenco postulita por simila granda komunumo, dum la akvokvanto bezonata estos 60% pli malalta. La urbo formas parton de ambicia programo por evoluigi purajn energiteknologiojn. Kiel parto de la plano, Abu-Dabio fariĝos hejmo de la plej granda hidrogena elektrocentralo en la mondo. |



UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ - 11-an de februaro, 2008.
