

BARATO /

BANGLADEŜO - 26-an de majo, 2009.
Almenaŭ 17 homoj mortis post kiam ciklono frapis marbordajn lokojn de orienta Barato kaj Bangladeŝo, ekkaŭzante vastajn inundojn. Miloj da homoj en la barata ŝtato de Okcidenta Bengalo estis lasitaj senhejmaj post kiam riveroj superbordiĝis dum pluvegoj hieraŭ lundon.

"
La situacio estas tre grava, nenombreblaj familioj estas delokigitaj, precipe en Sundarbano," Kanti Ganguly, la ŝtata ministro de la regiono Sundarbano de Okcidenta Bengalo, diris. Almenaŭ 10 homoj mortis en Okcidenta Bengalio kiam domoj disfalis kaj arboj estis faligitaj de la ŝtormo, respondeculoj diris. Pluvegoj kaŭzis inundiĝon trans Kolkato, la ĉefurbo de Okcidenta Bengalo, kie ventoj de eble 100 km/h faligis arbojn kaj komunikaj linioj. "
Nia vilaĝo estas mergita, ni loĝas en tendaroj kaj ne havas indicon pri kia plia katastrofo atendas nin," vilaĝanoj rakontis al la agentejo Reuters.
En Bangladeŝo, almenaŭ sep personoj estis mortigitaj kaj miloj da hejmoj estis difektitaj de cunamoj ekkaŭzitaj de la ciklono, respondeculoj diris. La plimulto de la ŝtormaj ondimpetoj okazis en la distrikto de Ĥulna apud la regiono de Sundarban kaj la Golfo de Bengalo. "
Miloj da familioj formoviĝas por trovi ŝirmejon kaj multaj estis lasitaj solaj," Salahuddin Chowdhury, oficialulo ĉe la Centro por Prepariĝo kontraŭ Ciklonoj en Chittagong rakontis. La havenoj de Chittagong kaj Mongla estis fermitaj kiam la ŝtormo alproksimiĝis.
Ciklonoj kaj tropikaj ŝtormoj oftas en Bangladeŝo, mortigante ĉiufoje multajn personojn en la lando de 150 milionoj da enloĝantoj, kiu troviĝas meze de vasta delto. Tiuj ciklonoj ĉiun jaron kaŭzas grandegan difekton al kultivaĵoj kaj nemoveblaĵoj. La ciklono Sidr flugis super partojn de la bangladeŝa marbordo en novembro 2007, mortigis 3500 homojn. Ciklono ankaŭ mortigis 140 000 homojn en aprilo 1991...