| Azio - Natura medio |
BARATO - 28-an de aŭgusto, 2008.
La barata ĉefministro Manmohan Singh anoncas, ke inundoj en la nordbarata ŝtato de Biharo estas "nacia katastrofo". Li ĵus vizitis lokojn kie 55 homoj mortis kaj proksimume du milionoj estas delokigitaj pro tio, ke la rivero Kosi breĉis siajn bordojn, kaj ŝanĝis sian fluon.
|
|
| Azio - Natura medio |
 VJETNAMIO - 11-an de aŭgusto, 2008.
Inundoj kaj terfalaĵoj en nordokcidenta Vjetnamio mortigis almenaŭ 100 homojn kaj lasis 50 forestantojn, laŭ landaj respondeculoj. Tropika ŝtormo nomata Kammuri frapegis montarajn vilaĝojn en la provinco Lao Cai dum la semajnfino, faligis elektrolineojn kaj tranĉis transportligilojn. Akvotorentoj forbalais tutajn vilaĝojn, lokaj respondeculoj diris, dum aliaj viktimoj estis subgrundigitaj sub montoj da koto.
|
| Azio - Natura medio |
|
ĈINIO - 6-an de aŭgusto, 2008.
Tertremo kun intenso de 6.0 frapis la ĉinan provincon Sichuan. La tertremo frapis tuj antaŭ 18:00 loka tempo, 48 km nordokcidente de la urbo Guangyuan, kaj okazis ĉe profundo de 10 km. Neniu estis vundita laŭ raportoj en la okazaĵo. Jam en majo ĉi-jare, proksimume 70 000 homoj mortis kiam tertremo de intenseco 7.9 sur la Richter skalo frapis tiun provincon Sichuan.
|
| Azio - Natura medio |
|
RUSIO - 1-an de aŭgusto, 2008.
Rusa submarŝipo ĉi-semajne atingis la fundon de la Lago Bajkal, plej granda rezervo de nesala akvo en la mondo. "La submarŝipo Mir-2 tuŝis la fundon de la lago ĉe profundo de 1680 metroj," raportis la rusa ŝtata novaĵagentejo ITAR-TASS. "La Mir-1 malsupreniris al la sama profundo." La misio tiel fiksas la novan mondan rekordon de la plej profunda plonĝo en lago.
|
| Azio - Natura medio |
|
TAJVANO - 28-an de julio, 2008.
Tajvano estas frapata de potenca tajfuno, kiu provokas vastegajn inundojn, kaj interrompon de la voja kaj aera trafiko. La tajfuno "Fung Wong" albordiĝis sur la insula orienta marbordo ĉi-matene, akompanata de fortegaj ventoj de prokismume 167 km/h.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |