| Azio - Natura medio |
  MALDIVOJ - 12-an de novembro, 2008.
La tutnova ĵus instalita prezidento de Maldivoj, Mohamed Nasheed, anoncas, ke li volas aĉeti novan hejmlandon por sia popolo. Laŭ li, la laŭpaŝa altiĝo de marnivelo kiun kaŭzas tutmonda varmiĝo signifas, ke la maldivaj insulanoj povus poste esti devigitaj reloĝiĝi aliloken. La maldiva insularo estas la plej malalta lando en la mondo. La plej alta tero estas apenaŭ pli ol du metrojn super la marnivelo.
|
|
| Azio - Natura medio |
 VJETNAMIO - 1-an de novembro, 2008.
Inundoj en Vjetnamio mortigis almenaŭ 24 homojn, inter kiuj kelkaj vivas en la ĉefurbo, Hanojo, kiu suferis siajn plej pezajn pluvojn de du jardekoj. La plej severe trafita loko estis la centra provinco de Nghe , kie 11 personoj mortis.
|
| Azio - Natura medio |
 PAKISTANO - 29-an de oktobro, 2008.
Almenaŭ 160 homoj estis mortigitaj post tertremo de forteco 6.4 sur la Skalo de Richter, kiu frapegis la provincon Baluĉistano en sudokcidenta Pakistano. Respondeculoj en tiu provinco diras, ke la nombro da mortintoj certe plialtiĝos. La tremo frapis 70 km norde de Quetta je 04:09 (23:09 UT mardon) ĉe profundeco de 10 km. Multaj domoj disfalis dum la tertremo kaj aliaj estis detruitaj de terfalaĵoj kiuj sekvis ĝin.
|
| Azio - Natura medio |
 TAJVANO - 29-an de septembro, 2008.
Tajvano evakuas pro terfalaĵo vilaĝojn kaj nuligas multajn flugojn ĉar la tajfuno Jangmi alvenas al la insulo kaj alportas torentajn pluvojn kaj ventojn de eble 227 km / h.
|
| Azio - Natura medio |
SINGAPURO - 23-an de septembro, 2008.
Singapuro, unu el la aziaj plej riĉaj urboj, ne tute estas protektata kontraŭ cunamo kaj prepariĝas por ebla katastrofo, fakulo pri marbordaj lokoj avertis lastsemajne. La insula eta ŝtato povas esti trafita de cunamo produktita de tri lokoj kaj la ondoj povus difekti kernan marbordan infrastrukturon kiu ne tro altas, diris Profesoro Wong Poh Poh de la geografia departemento ĉe la Nacia Universitato de Singapuro .
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |