eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Natura medio
Danĝero pligrandiĝas pro lago en Ĉinio Retpoŝtadreso
Azio - Natura medio

ĈINIO - 5-an de junio, 2008.

La Ĉina ĉefministro Wen Jiabao anoncas, ke penoj por malplenigi ŝveliĝantan lagon kreitan de la tertremo nun atingas "decidan momenton". Li flugis per helikoptero por vidi la lagon ĉe Tangjiashan post kiam li iris al Sichuan provinco, Xinhua ŝtataj amaskomunikiloj diris.

 
Birmo fine permesas fremdan helpon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio

BIRMO - 24-an de majo, 2008.

La Birma pinta gvidanto fine konsentas enlasi ĉiujn fremdajn humanitaristoj nen la landon por help- kaj savlaboroj en ciklonofrapitaj lokoj, raportas la estro de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Kimoon. Post intertraktoj en la nova Birma izolita ĉefurbo, Nay Pyi Daw, kun la Generalo Than Shwe, Sro Ban diris, ke la decido fine estis farita.

 
Ĉinaj perdoj superas 50 000 pro tertremo Retpoŝtadreso
Azio - Natura medio

ĈINIO - 15-an de majo, 2008.

Pli ol 50 000 homoj eble mortis pro la tertremo kiu ruinigis partojn de Ĉinio antaŭ du tagoj, ŝtataj amaskomunikiloj diras. La anonco venas post kiam la registaro konfirmis, ke la nombro de mortintoj oficiale atingas 19 500, kaj certe plialtiĝos. Savteamoj ankoraŭ penas kaj serĉas milojn da viktimoj. Proksimume 10 milionoj da homoj trans la provinco Sichuan estis rekte trafitaj de la tertremo de forto 7.9, laŭ amaskomunikiloj. Ĉinio mobilizas 30 000 ekstrajn trupojn en Sichuan por helpi la 50 000 soldatojn kiuj jam okupiĝas pri savoperacoj. Pekino diras, ke ĝi akceptos fremdan helpon kaj konsentas ricevi savteamojn de Japanio kaj eĉ de sia rivalo Tajvano.

 
Malfacila helpo post ciklono en Birmo Retpoŝtadreso
Azio - Natura medio

BIRMO - 13-an de majo, 2008.

La Birma militista registaro asertis, ke ĝi ankoraŭ kontraŭas la envenon de fremdaj humanitaristoj en la landon por helpi la multajn viktimojn de la ciklono Nargis. La vicadmiralo Soe Thein de la militista gvidantaro diris, ke Birmo estas dankema pro la helpliveraĵo de Usono kiu alvenis lundon. Sed li diris, ke ĝis nun ne necesas helpo de humanitaristoj.

 
Tertremo severe frapas Ĉinion Retpoŝtadreso
Azio - Natura medio

ĈINIO - 13-an de majo, 2008.

La plej potenca tertremo de la lastaj 30 jaroj frapis Ĉinion kaj mortigis almenaŭ 10 000 homojn en sudokcidenta Sichuan provinco. Ĉinaj ŝtataj komunikiloj diris, ke 10 000 homoj estis ŝajne subterigitaj en urbo apud la epicentro de la tertremo en Wenchuan Gubernio. Teamo de 1 300 soldatoj kaj sukuristoj ĵus atingis la regionon de Wenchuan, kiu estis plejparte detruita de la tertremo.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL