| Azio - Natura medio |
|
BIRMO - 6-an de majo, 2008.
La nombro de mortintoj de la Birma ruiniga ciklono ĵus estis altigita al pli ol 22 000, laŭ ŝtataj amaskomunikiloj. Proksimume 41 000 aliaj personoj ankaŭ estas malaperintaj tri tagojn post kiam la ciklono Nargis frapis la landon, kaŭzante grandegan tajdan impeton kiu balais sudan Birmon.
|
|
| Azio - Natura medio |
|
BIRMO - 6-an de majo, 2008.
Pli ol 15 000 homoj estis mortigitaj pro la ruiniga ciklono kiu frapegis okcidentan Birmon sabaton, laŭ la ministro pri Eksterlandaj Aferoj Nyan Win. Li diris, ke la registaro nun pretas akcepti internacian helpon, kaj helpliveraĵoj aktuale prepariĝas. Al miloj da postvivintoj de la ciklono Nargis mankas ŝirmejon, trinkakvon, elektron kaj komunikadrimedojn, sed en multaj regionoj helpo ankoraŭ ne alvenis.
|
| Azio - Natura medio |
|
BIRMO - 4-an de majo, 2008.
Severa tropika ŝtormo kaŭzas difektegojn en la Birma komerca metropolo, Ranguno. La ciklono Nargis frapis la regionon de la Delto Irrawaddy per ventoj de proksimume 190 km/h fruvendredon. La ŝtormo faligis arbojn kaj elektrolineojn, kaj ŝiris la tegmentojn de konstruaĵoj, vidatestintoj en Ranguno diras.
|
| Azio - Natura medio |
|
ĈINIO - 27-an de februaro, 2008.
Ĉinio anoncas senprecedentajn mezurojn por malpliigi aeran polucion dum la ĉijaraj Olimpikaj Ludoj. Komencante ĉi tiun semajnfinon, nova normo por aŭtaj emanaĵoj ekvalidiĝas en Pekino. La lokoj ĉirkaŭantaj la ĉefurbon ankaŭ partoprenas al tiuj penoj por helpi redukti aerpolucion. Ĉinio promesas, ke la Pekina aerkvalito atingos la normojn preskribatajn de la Monda Organizaĵo pri Sano dum la Ludoj en aŭgusto.
|
| Azio - Natura medio |
|
ĈINIO - 5-an de februaro, 2008.
Entute 39 Ĉinaj regionoj ankoraŭ havas apenaŭ aŭ neniun elektran potencon pro la plej malbona vetero ekde jardekoj en la lando. La kurento estas rekonektita por 17 milionoj da familioj, laŭ amaskomunikiloj de la ŝtato, sed pli ol 130 regionoj restas sen elektro. 11 elektristoj mortis dum ili riparis elektrolineojn. Densa neĝo kaj glacio mortigis dekojn da homoj, kaj lasis milionojn blokitajn kiam ili provis reveni hejmen post la festoj de Nova Jaro. Kvar milionoj da homoj en Chenzhou, en la centra provinco Hunan spertis sian 11-an tagon sen potenco, mardon 5-an de februaro.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |