| Azio - Natura medio |
 SUDORIENTA AZIO - 15-an de majo, 2009.
La plej vasta koralregiono de la mondo estas minacata pri malapero ne pli malfrue ol la fino de ĉi tiu jarcento, krom se rapida ago estas decidata, anoncas nova raporto. La internacia grupo pri naturkonservado WWF avertas, ke 40% de rifoj en la Korala Triangulo jam estas perditaj.
|
|
| Azio - Natura medio |
  BARATO - 19-an de februaro, 2009.
Grupo de eminentaj barataj sciencistoj kaj inĝenieroj ĵus publikigis urĝan pledon por haltigi la konstruadon de elektroprojekto sur la Gango. Ilia pledo okazas dum la sciencisto G.D. Aggarwala daŭras sian nun 36-taga fasto kontraŭ la projekto. Li supervivas nur dank'al akvo- kaj mielodieto ekde la 14-a de januaro. Kampanjantoj alvokas al la tuja haltigo de la projekto antaŭ ol Sinjoro Aggarwala mortas.
|
| Azio - Natura medio |
  INDONEZIO - 6-an de januaro, 2009.
Serio da potencaj tertremoj ŝancelis la indonezian izolitan orientan provincon de Papuo, nelonge ekkaŭzante zorgojn pri cunamo, respondeculoj diris. Knabineto estis mortigita kaj dekoj da aliaj personoj estis grave vunditaj en la tertremoj, kiuj ankaŭ sendis malgrandajn cunamojn al la japana sudorienta marbordo. Panikantaj loĝantoj fuĝis al pli altaj teroj kiam la unua tertremo de forteco 7.6 frapis dimanĉon, 135 kilometrojn de la ĉefa urbo Manokwari, laŭ la Usona Geologia Studofico.
|
| Azio - Natura medio |
  JAPANIO - 20-an de novembro, 2008.
La japana balenkapta ŝiparo elhaveniĝis kaj ekveliris al Antarkto prepare por sia ĉiujara balenoĉaso, la ekologia grupo Greenpeace anoncis. La ŝiparo, gvidata de la fabrikŝipo Nisshin Maru, forlasis la havenon de Innoshima apud la sudjapana urbo Hiroshima lundon posttagmeze, ŝirmata de striktaj sekurecrimedoj, Greenpeace aldonis. Japanaj respondeculoj ne konfirmis la ekforiron, eble esperante eviti ripetadon de protestoj kiuj sekvis la antaŭajn ĉasojn. "Ni ne povas diskonigi informojn pri ĝia foriro pro konsidereco rilate al la sekureco de la skipo," proparolanto por boatoperacianto Kyodo Senpaku rakontis al la AFP novaĵagentejo.
|
| Azio - Natura medio |
  BARATO - 18-an de novembro, 2008.
Dum tagoj la ĉielo de la barata ĉefurbo, Delhio, restas vualita de laneca tavolo de haladzoj kiu metas la urban problemon pri aerpoluo denove meze de la novaĵoj. "Fumnebulaj tagoj alvenas ĉi tien denove," legiĝas en la frontpaĝo de gazetoj. "Haladzo venĝeme revenis," anoncas "The Times of India". Provu rigardi la pejzaĝon de la ĉefurbo kaj vi vidos arbojn kaj turojn, malaperintaj en la restanta griza nebulo. Ŝajnas, kvazaŭ la Delhianoj travivas eternan nebulon, kiun la suno nur traboras en malforta kaj vintreca maniero.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |