Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Rivero Gango endanĝerigita | ![]() |
| Azio - Natura medio |
![]() BARATO - 19-an de februaro, 2009.Grupo de eminentaj barataj sciencistoj kaj inĝenieroj ĵus publikigis urĝan pledon por haltigi la konstruadon de elektroprojekto sur la Gango. Ilia pledo okazas dum la sciencisto G.D. Aggarwala daŭras sian nun 36-taga fasto kontraŭ la projekto. Li supervivas nur dank'al akvo- kaj mielodieto ekde la 14-a de januaro. Kampanjantoj alvokas al la tuja haltigo de la projekto antaŭ ol Sinjoro Aggarwala mortas. Ili asertas, ke subteraj tuneloj konstruotaj por la akvobaraĵo signifos, ke almenaŭ 60 km de la rivero malaperos. La nacia registaro volas konstrui projekton de 600-megavattpotenca elektrobaraĵo en la valo de Bhagirathi. Sed la inĝenieroj, ekologiistoj kaj sciencistoj diras, ke la riveron tiu konstruo neripareble damaĝos. ili ankaŭ diras, ke la akvobaraĵo, konstruota ĉe la fonto de la rivero, minacas ĝia naturan fluon. La medio estos severe difektita, ili diras. La premiita ekologiisto MC Mehta diris, ke la projekto ankaŭ forrabos al la rivero ĝian kulturan kaj religian signifon. "Ni ne kontraŭas evoluadon, sed ni estas por daŭrigebla evoluo. Post kiam la ĉefministro deklaris la Gangon kiel nacian riveron, ĝi devus esti protektita kaj konservita kiel nacia simbolo. Ĉiuj konstruoj aŭ iu ekspluato de la rivero devas ĉesi," li diris.La proparolantoj emfazas la kulturan, spiritan kaj ekonomian gravecon de la Gango, kiu influas la vivtenon de minimume 450 milionoj da homoj. "Gango ne estas ordinara rivero. Ĝi estas en la koro de nia granda kaj tre antikva civilizacio," la kampanjanto Krishna Dhar diris. "Kaj tamen Gango estas minacata senprecedence. Eĉ Britoj kiam ili konstruis la Gangan kanalon en koloniaj tempoj respondis al publikaj protestoj kaj konsentis neniam tute bloki la naturan fluon de la rivero. Ni en libera Barato aliflanke ŝajne havas neniun tian sinriproĉon. Akvobaraĵoj kaj tuneloj estas konstruadataj kaj ili trafas Gangon tiel, ke ili minacas la supervivon de ĉi tiu konstanta rivero." La kampanjantoj hieraŭ merkredon diris, ke ili alportis 25-ĉapitran ĉarton al la registaro, petante al ĝi, ke ĝi protektu nepre la riveron. Ili ankaŭ petis al la registaro, ke ĝi neniam konstruu akvobaraĵojn en la plej altaj partoj de la rivero, proksime de Himalajo. La registaro ankaŭ devus devigi urbajn respondeculojn ne rekte forĵeti poluitajn akvojn en la riveron. Barata bezono je elektro estas kreskanta rapide kune kun sia rapide kreskanta ekonomio. Proksimume kvarono de ĝia potenco estas provizita de akvopotencejoj. La registaro diras, ke novaj akvobaraĵoj aktuale konstruataj multe kontribuos al kontentigi la elstarajn energiobezonojn de la lando. |




BARATO - 19-an de februaro, 2009.
protektita kaj konservita kiel nacia simbolo. Ĉiuj konstruoj aŭ iu ekspluato de la rivero devas ĉesi," li diris.