eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Forta tertremo en orienta Indonezio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio
INDONEZIO - 6-an de januaro, 2009.

Serio da potencaj tertremoj ŝancelis la indonezian izolitan orientan provincon de Papuo, nelonge ekkaŭzante zorgojn pri cunamo, respondeculoj diris. Knabineto estis mortigita kaj dekoj da aliaj personoj estis grave vunditaj en la tertremoj, kiuj ankaŭ sendis malgrandajn cunamojn al la japana sudorienta marbordo. Panikantaj loĝantoj fuĝis al pli altaj teroj kiam la unua tertremo de forteco 7.6 frapis dimanĉon, 135 kilometrojn de la ĉefa urbo Manokwari, laŭ la Usona Geologia Studofico.

Provizoj de elektro estis interrompitaj kaj komercaj flugoj estis nuligitaj post kiam fendetoj aperis sur la kurejoj de la urba flughaveno. Hengky Tewu, direktoro de la loka hospitalo, diris, ke 10-jara fraŭlino estis mortigita ĉe si kiam muro disfalis kaj frapis ŝian kapon. Almenaŭ 50 homoj estis enhospitaligitaj pro rompitaj ostoj kaj kapovundoj dum 300 aliuloj ricevis urĝan pritrakton, Henri Sembiring loka sanoficialulo, rakontis.

Unu el la tremoj kun forteco de 7.3 estis sentita ĝis 1300 kilometroj for en norda Aŭstralio, sed neniu difektaĵo estis tie raportita. La Indonezia
Nacia Agentejo pri Kunordigo de Katastrofoj diris, ke proksimume 135 hejmoj kaj aliaj konstruaĵoj estis severe difektitaj aŭ falis pro la tertremoj. Loĝantoj en Manokwari, miksa amaso de malaltaj brikaj kaj cementaj strukturoj kiu estas hejmo por 167 000 homoj, restis singardemaj antaŭ postaj tremoj, kaj multaj preferas resti subĉiele kaze, ke novaj tremoj kaŭzus pliajn disfalojn de konstruaĵoj. La indonezia ministerio pri Sanaferoj kaj "World Vision Indonesia", humanitara organizo, diris, ke ili sendis skipojn de humanitaraj helpistoj kaj specifan ilaron inter kiuj estas ladmanĝaĵoj, lanaj litkovroj kaj bazaj kuracaj provizoj.


La provinco Papuo troviĝas proksimume 2955 kilometrojn oriente de la landa ĉefurbo, Ĝakarto, kaj ĝi estas inter la malplej evoluitaj lokoj. En decembro 2004, masiva submara tertremo en la okcidenta indonezia provinco de Aceh kaŭzis gigantan cunamon kiu postlasis almenaŭ 230 000 mortintojn kaj disvastiĝis al dek du landoj tra la Hinda Oceano. Indonezio troviĝas ambaŭflanke de ĉeno de faŭltoj kaj vulkanoj nomata la "Pacifika ringo de fajrego" kaj estas ofte submetata al forta sisma aktivado.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi