| Azio - Natura medio |
  JAPANIO - 20-an de novembro, 2008.
La japana balenkapta ŝiparo elhaveniĝis kaj ekveliris al Antarkto prepare por sia ĉiujara balenoĉaso, la ekologia grupo Greenpeace anoncis. La ŝiparo, gvidata de la fabrikŝipo Nisshin Maru, forlasis la havenon de Innoshima apud la sudjapana urbo Hiroshima lundon posttagmeze, ŝirmata de striktaj sekurecrimedoj, Greenpeace aldonis. Japanaj respondeculoj ne konfirmis la ekforiron, eble esperante eviti ripetadon de protestoj kiuj sekvis la antaŭajn ĉasojn. "Ni ne povas diskonigi informojn pri ĝia foriro pro konsidereco rilate al la sekureco de la skipo," proparolanto por boatoperacianto Kyodo Senpaku rakontis al la AFP novaĵagentejo.
La balenistoj intencas kapti entute 985 balenojn dum ilia kvinmonata longa ĉaso. Komerca balenkaptado estas malpermesita ekde 1986, sed Japanio daŭre permesas ĉasadon de balenoj tra jura elturniĝilo, kiu permesas kaptadon por "sciencaj esploroj". Dum la lastfoja Antarkta ĉaso, aktivuloj de la usona "Sea Shepherd Conservation Society", kiu engaĝiĝas en protekto de marmedio ĵetis botelojn da kemiaĵoj al la ŝiparo provante interrompi la ĉasoperacojn. Japanaj respondeculoj nomis sekve ilin "teroristoj."
La "Sea Shepherd Conservation Society" deklaris, ke ĝi intencas fari ĉion eblan ĉi-jare por interrompi la ĉason. Greenpeace ankaŭ kondamnis la ĉason, sed diras, ke ĝi ne aprobas la foje perfortajn taktikojn utiligitajn de Sea Shepherd. Japanaj respondeculoj asertas siaflanke, ke balenkaptado estas parto de japana kulturo, kvankam enketoj montras, ke mendo de balena viando estas ĉiam malkreskanta inter japanaj konsumantoj. Multaj junaj Japanoj ankaŭ pridemandas la pravigon de tia ĉasado.
Kiam la japanaj balenistoj foriris lundon, Aŭstralio anoncis, ke ĝi starigos esplorprogramon de 2,5 milionojn da dolaroj por persvadi Japanion, ke ne necesas mortigi tiujn marajn mamulojn por studi ilin. La programo ankaŭ inkluzivos monon por evoluigi komercan balenobservadon en la Pacifika Oceano kaj sendependan takson de la japana balenkapta programo. "Aŭstralio ne kredas, ke oni devas mortigi balenojn por pli bone kompreni ilin," Peter Garrett, aŭstralia ministro pri la natura medio, diris al reporteroj en Sidnejo.
|