eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Natura medio
G8-pintokunveno pritraktas tutmondan varmiĝon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio

JAPANIO - 8-an de julio, 2008.

La mondaj gvidantoj kiuj nun renkontiĝas en Japanio konsentas fiksi tutmondan celon por tranĉi la nivelon de eligaĵoj de karbona dioksido je malpleje 50% en 2050, provante tiel pritrakti tutmondan varmiĝon. La japana ĉefministro Yasuo Fukuda, kiu gastigas pintokunvenon de la G8, Grupo de la ok plej industriaj landoj, anoncis la interkonsenton post tutnoktaj intertraktadoj.

 
Algoj invadas Olimpikan urbon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio

ĈINIO - 4-an de julio, 2008.

Respondeculoj en Ĉinio provas rapide forigi 13 000 kvadratajn kilometrojn surfacon de maro ekinfestita de algoj kiuj minacas la Olimpikajn velado konkursojn en la marborda urbo Qingdao. La ekinfestiĝo okazas dum zorgoj pri alia ekologia katastrofo potenciale povos difekti la aŭgustajn ludojn.

 
Ŝtormo frapegas Filipinojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio

FILIPINOJ - 22-an de junio, 2008.

Almenaŭ 160 homoj mortis kaj multe pli da ili forestas post kiam la tajfuno Fengshen frapis la sudajn Filipinojn, kaŭzante terifajn inundojn kaj terfalaĵojn. Miloj da homoj estis evakuitaj de la zono trafita de la tajfuno. Ekblovoj de 170 kilometroj hore kaŭzis multajn difektojnen sudaj kaj centraj regionoj.

 
Post tertremo, inundoj frapas Ĉinion Retpoŝtadreso
Azio - Natura medio

ĈINIO - 15-an de junio, 2008.

Inundoj en suda Ĉinio mortigis almenaŭ 55 homojn kaj devigis pli ol unu miliono fuĝi iliajn hejmojn, ŝtataj amaskomunikiloj raportas. Torentaj pluvegoj trafis naŭ provincojn, kaj eĉ pli da pluvego oni atendas en la venontaj tagoj, la oficiala Xinhua Novaĵagentejo asertas.

 
Forta tertremo en Japanio Retpoŝtadreso
Azio - Natura medio

JAPANIO - 14-an de junio, 2008.

Almenaŭ dek homoj mortis kaj proksimume 100 vundiĝis pro tertremo de forto 7.2 sur la Richter-skalo kiu frapis la nordon de la Japana ĉefa insulo Honshu. La epicentro situas en la regiono de Akita, 100 km norde de la urbo Sendai, je profundeco de 10 km.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL