Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Rapide malaperas koralaj rifoj | ![]() |
![]() |
| Azio - Natura medio |
SUDORIENTA AZIO - 15-an de majo, 2009.La plej vasta koralregiono de la mondo estas minacata pri malapero ne pli malfrue ol la fino de ĉi tiu jarcento, krom se rapida ago estas decidata, anoncas nova raporto. La internacia grupo pri naturkonservado WWF avertas, ke 40% de rifoj en la Korala Triangulo jam estas perditaj. La regiono estas dividata inter Indonezio kaj kvin aliaj sudorientaziaj landoj kaj enhavas 75% de la koralaj specioj en la mondo. Ĝi povas kompariĝi kun la Amazona pluvarbaro pri ĝia biologia diverseco. Laŭ la raporto : "Ni estas en 2099, kaj trans sudorienta Azio, cent milionoj da homoj serĉas manĝaĵon. La fiŝoj kiujn ili kaptis, kaj de kiuj ili iatempe dependis por nutri sin, foriris. Komunumoj ne plu funkcias. Lokaj ekonomioj estas tute detruitaj". Jen kion ni povas atendi, diras la nova raporto de WWF, se la plej riĉa korala rifo en la mondo estos detruita. Kaj ĝi diras, ke tio povus okazi ĉi tiun jarcenton. Tio estas propagandita kiel plej malfavora ebleco, sed la raporta ĉefaŭtoro, Profesoro Ove Hoegh-Guldberg, diras, ke ĝi ne estas tiel malbona kiel la estonteco al kiu ni aktuale nin direktas. "Ĝis hodiaŭ ni ne konsciis pri kiel rapide ĉi tiu sistemo estas ŝanĝiĝanta," diras Profesoro Hoegh-Guldberg. "En la lastaj 40 jaroj en la Korala Triangulo, ni jam perdis 40% de koralaj rifoj kaj mangloarboj, kaj tio estas verŝajne subtakso. Ni fundamente ŝanĝas la manieron laŭ kiu la planedo laboras rilate al fluoj kaj ĉi tio estas nur kun 0.7 grado da ŝanĝo de temperaturo. Kio okazos kiam ni superos du aŭ kvar aŭ ses?"Por eviti plej malfavorajn eblecojn ni devus decidi pri gravaj reduktoj de forcejaj gasoj kaj pri pli bonaj regoj de fiŝkaptado kaj marbordaj lokoj, diras la raporto. La Korala Triangulo kovras 1% de la tera surfaco sed enhavas trionon de ĉiuj mondaj koraloj, kaj tri kvaronojn de koralaj rifaj specioj. Se ĝi malaperos, tuta ekologia sistemo foriros kune kun ĝi, kaj tio, diras la Profesoro Hoegh-Gudberg, havos gravegajn sekvojn por ĝia kapablo pritrakti klimatan ŝanĝiĝon. "Poluado, la nekonvena uzo de marbordaj lokoj, ĉi tiuj agoj detruas la produktivon de oceano kiu estas malpligrandiĝanta aktuale. Tio estas la sistemo kiu kaptas CO2 - 40% de CO2 eniras la oceanon. Hodiaŭ se ni interrompas tiun fenomenon, la problemoj sur nia planedo fariĝos egale pli grandaj." Indonezio gastigas la Mondan Konferencon pri Oceanoj ĉi tiun semajnon ĉar, ĝi diras, oceanoj estis neglektitaj ĝis nun en tutmondaj diskutoj pri klimata ŝanĝiĝo. Ĝi volas, ke la afero ricevu pli grandan atenton ĉe intertraktoj pri klimato de la Unuiĝintaj Nacioj post kelkaj monatoj. |




SUDORIENTA AZIO - 15-an de majo, 2009.
Laŭ la raporto : "Ni estas en 2099, kaj trans sudorienta Azio, cent milionoj da homoj serĉas manĝaĵon. La fiŝoj kiujn ili kaptis, kaj de kiuj ili iatempe dependis por nutri sin, foriris. Komunumoj ne plu funkcias. Lokaj ekonomioj estas tute detruitaj". Jen kion ni povas atendi, diras la nova raporto de WWF, se la plej riĉa korala rifo en la mondo estos detruita. Kaj ĝi diras, ke tio povus okazi ĉi tiun jarcenton. Tio estas propagandita kiel plej malfavora ebleco, sed la raporta ĉefaŭtoro, Profesoro Ove Hoegh-Guldberg, diras, ke ĝi ne estas tiel malbona kiel la estonteco al kiu ni aktuale nin direktas. "Ĝis hodiaŭ ni ne konsciis pri kiel rapide ĉi tiu sistemo estas ŝanĝiĝanta," diras Profesoro Hoegh-Guldberg. "En la lastaj 40 jaroj en la Korala Triangulo, ni jam perdis 40% de koralaj rifoj kaj mangloarboj, kaj tio estas verŝajne subtakso. Ni fundamente ŝanĝas la manieron laŭ kiu la planedo laboras rilate al fluoj kaj ĉi tio estas nur kun 0.7 grado da ŝanĝo de temperaturo. Kio okazos kiam ni superos du aŭ kvar aŭ ses?"