Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Cunamo-testo trans Hinda Oceano | ![]() |
![]() |
| Azio - Natura medio |
![]() INDONEZIO / HINDA OCEANO - 14-an de oktobro, 2009.Dek ok landoj en la Hinda Oceano partoprenas ekzercojn por taksi la respondon de la regiona sistemo de frua averto al cunamo. La testo ŝajnigas la tertremon kiu detruis la nordokcidentan marbordon de Sumatro en 2004. Tiu tiam mortigis kvaronmilionon da homoj, pli ol duonon de ili en la indonezia provinco de Aceh. La internacia kontraŭcunama testo okazas je la Internacia Tago pri Lukto kontraŭ Katastrofoj. En la indonezia Aceh, la rememoro de la detrua cunamo de 2004 ankoraŭ estas freŝa en homaj mensoj. Ĵus konstruataj hoteloj kaj hejmoj estas rememorigiloj de la ruiniĝo, kiu okazis kiam la 9.2-forta tertremo naskis grandegan ondon kiu poste kraŝis sur la marbordojn de Aceh, iris en la landinternon, detruis ĉion laŭ sia vojo. Post kvin jaroj, oni tie ankoraŭ penas por certigi, ke se alia tia katastrofo frapos Indonezion kaj aliajn landojn en la Hinda Oceano, homoj estos bone preparitaj. Tiel dek ok landoj en la Hinda Oceano inter kiuj estas Indonezio partoprenas ekzercojn por taksi la respondon de ne nur krizoteamoj sed ankaŭ de homoj antaŭ baldaŭ okazonta katastrofo. La indonezia registaro volas liveri cunamo-atentigojn al siaj civitanoj ene de kvin minutoj post submara tertremo. Sed fakuloj diras, ke tiu objektivo ne atingiĝos ĝis la lando instalos ĉiujn necesajn ekipaĵojn. Granda parto de la mono por la ekipaĵoj venas de internaciaj donacantoj, inter kiuj estas Germanio, Japanio kaj Ĉinio. La testo determinos ĉu la indoneziaj respondeculoj elspezis tiun monon prudente, kaj ĉu la loka loĝantaro estas bone preparita al alia katastrofo estonta. |





INDONEZIO / HINDA OCEANO - 14-an de oktobro, 2009.