Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava sanzorga krizo en Nordkoreio
- Singapuro : plej rapide kreskanta ekonomio de la mondo
- Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME
- Vojaĝo en la ĝardeno de SME...
- Denove forta tertremo frapas Ĉinion
- Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo
- Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono
- Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento
- Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero'
- Ĉinio emisiis obligaciojn
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Maldiva registaro iĝas submara | ![]() |
![]() |
| Azio - Natura medio |
![]() MALDIVOJ - 07-an de oktobro, 2009.La registaro de la insuloj Maldivoj okazigos kunsidon de la Kabineto submare, por reliefigi la minacon de tutmonda varmiĝo. La prezidento Mohamed Nasheed kaj lia Kabineto signos dokumenton dum la plonĝo de la 17-a de oktobro , alvokante al tutmonda tranĉo de eligaĵoj de karbona dioksido. Konsilisto de la prezidento diris al la brita BBC, ke la plonĝo estas "iom amuza" sed la Kabineto intencas sendi gravan mesaĝon pri la leviĝanta marnivelo. La malalta insullando diras, ke ĝi estas forviŝota en la planeda surfaco, se oceanoj altiĝos. La konsilisto, kiu volis esti anonima, deklaris, ke ministroj komunikos dum la kunsido per uzado de mansignoj kaj akvimuna materialo. "Evidente la mansignoj kiujn plonĝistoj povas uzi estas limigitaj, tial la kvanto de laboro, kiun la Kabineto faros estos limigita," li diris. "Sed ili alvokos ĉiujn landojn - riĉajn kaj malriĉajn, evoluintajn kaj evoluantajn - konsideri klimatan ŝanĝiĝon tre grave." La prezidenta konsilisto rakontis, ke kvankam ĉiuj membroj de la registaro estos submare samtempe, ne estos vera danĝero. Ĉiu ministro estos akompanata de plonĝ-instruisto kaj militista prizorganto kaj la lokaj ŝarkoj estas "amikaj", li dirisĈiuj kabinetanoj krom unu, kiu havas sanproblemon kio ekskludas plonĝadon, estas nun trejnantaj ĉe militista bazo sur unu el la multaj insuloj de la lando. Sro Nasheed, kiu jam estas sperta plonĝisto, ankaŭ kunvokos gazetaran konferencon en la akvo. Dum submare, la registaro signos dokumenton anticipe de la Konferenco pri klimata ŝanĝiĝo de la UN en Kopenhago en decembro. Tiu dokumento alvokos ĉiujn landojn dehaki eligaĵojn de karbona dioksido. Mondaj gvidantoj ĉe la pintokunveno celos naski novan interkonsenton por anstataŭigi la Protokolon de Kioto el la jaro 1997, kiu eksvalidiĝos en 2012. La plonĝo okazos ankaŭ por marki la Internacian Tagon pri Ago kontraŭ Klimata ŝanĝiĝo je la 24-a de oktobro. La organizantoj diras, ke ili volas reliefigi la riskojn de altiĝanta kvanto de karbono en la atmosfero kaj instigi mondajn gvidantojn devontigi sin redukti nivelojn de karbona dioksido en la atmosfero al po 350 eroj en miliono. Tio estas la kvanto kiu laŭ sciencistoj estas la "sekura plafono" por eviti neripareblan difekton de la medio. 80% de la maldiva insularo kuŝas malpli ol unu metron super la marnivelo kaj estas ekstreme senŝirma kontraŭ altiĝo de marnivelo, rezulte de tutmonda varmiĝo, degelo de polusaj glacikovraĵoj. Respondeculoj diras, ke ekde kiam fine la Maldivoj sentos la plenan efikon de klimata ŝanĝiĝo, estos tro malfrue por savi aliajn landojn. Sro Nasheed avertis, ke la tuta landa loĝantaro eble devos trovi novan hejmon se la oceanoj altiĝos kiel antaŭvidite de la UN. . |





MALDIVOJ - 07-an de oktobro, 2009.
La prezidenta konsilisto rakontis, ke kvankam ĉiuj membroj de la registaro estos submare samtempe, ne estos vera danĝero. Ĉiu ministro estos akompanata de plonĝ-instruisto kaj militista prizorganto kaj la lokaj ŝarkoj estas "amikaj", li diris