| Azio - Natura medio |
  BARATO - 20-an de januaro, 2010.
Nebulego envolvis la baratan ĉefurbon, Delhion, kaj tio estigas gravajn perturbojn en aero- kaj relotrafiko. Almenaŭ 60 flugoj estas prokrastitaj aŭ nuligitaj, kaj pli ol 50 trajnoj prokrastitaj, pro tio, ke videbleco reduktiĝis al malpli ol 100 metroj en multaj lokoj. Miloj da pasaĝeroj estas blokitaj ĉe la flughaveno kaj fervojaj stacioj.
La meteologia departemento diris, ke la nebulo verŝajne ne forleviĝos antaŭ tagmezo. Severe malvarma vetero bloviĝis tra norda Barato en la pasinta monato. Raportoj diras, ke pli ol 400 homoj estas mortintaj, kaj plejparto de tiuj mortoj estas raportitaj el la norda ŝtato de Utar Pradeŝo .
La nebulo, kiu kovris la urbon mardon dumnokte , fariĝis tre densa je proksimume 22:30 loka tempo, kiam ĝenerala videbleco falis al nulo.
Kondiĉoj plimalboniĝis merkredon matene, kiam videbleco sur la kurejoj ĉe la Delhia Indira Gandhi Internacia Flughaveno falis ĝis 75 m. Vojtrafiko estis malrapidigita kaj aŭtistoj devas uzi siajn alarmblinkilojn. Nebulego ankaŭ interrompis trajn- kaj aertrafikon en partoj de norda Barato tiun mardon.
|