| Mezoriento - Politiko |
  PALESTINO - 4-an de februaro, 2009.
Respondeculoj de la Internacia Kriminala Tribunalo (IKT)konsideras peton de la Palestina Aŭtoritato kiu povus permesi ĝin prienketi militkrimojn en Gazao. La Palestinanoj akuzas Israelon pri malobservo de la militaj leĝoj dum la lastatempa 22-taga ofensivo en la Gaza-Strio. La Palestina Aŭtoritato esperas agnoskon de la tribunala jurisdikcio kiu permesos prienketi la akuzojn. Israelo ne agnoskas la jurisdikcion de la IKT.
|
|
| Mezoriento - Politiko |
  ISRAELO /  PALESTINO - 2-an de februaro, 2009.
Ehud Olmert, israela ĉefministro, anoncis, ke sia lando alportos "severan kaj misproporcian respondon" post kiam palestinaj batalantoj pafis raketojn al suda Israelo. "Ni diris, ke se estas raketfajregoj kontraŭ la sudo de la lando, sekvos severa kaj misproporcia israela respondo al la fajro sur la civitanoj de Israelo kaj siaj sekurecfortoj," li diris dimanĉon ĉe la ĉiusemajna kunsido de la Kabineto. Almenaŭ tri raketoj estis pafitaj el la Gaza-Strio hieraŭ dimanĉon, sed ili kaŭzis neniun difekton aŭ vundojn, la polico diris.
|
| Mezoriento - Politiko |
  LIBANO /  SIRIO - 28-an de januaro, 2009.
"Sirio aprobas la kandidatigon de Michel El-Khoury kiel unuan ambasadoron de Libano en Damasko," pli ol tri monatojn post la establo de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ najbaraj landoj, deklaris, mardon 27-an de januaro, la ministro pri Eksterlandaj aferoj, Fawzi Salloukh. Hodiaŭa ambasadoro de Libano en Kipro, Sro El-Khoury, 59-jara, estis ambasadoro en Nederlando antaŭe. Je la 15-a de oktobro 2008, Sirio kaj Libano establis diplomatiajn rilatojn unuafoje ekde la proklamo de ilia sendependeco, antaŭ pli ol sesdek jaroj.
|
| Mezoriento - Politiko |
 EGIPTIO - 19-an de januaro, 2009.
Hosni Mubarak, la egipta prezidento, alvokas al la internacia komunumo aprobi longajn penojn por atingi daŭran pacon en la Gaza-Strio. Li parolis dimanĉon kiel gastiganto de pintokunveno de eŭropaj kaj mezorientaj gvidantoj pri la krizo en Gazao. La renkontiĝo estis okazigita en la egipta feriejo ĉe la Ruĝa Maro de Sharm el Sheikh, dum Hamaso kaj Israelo ambaŭ anoncis unupartian batalhalton.
|
| Mezoriento - Politiko |
  UNUIĜINTAJ NACIOJ /  PALESTINO /  ISRAELO - 16-an de januaro, 2009.
La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj akuzis Israelon, ke ĝi malobservas la internacian juron pro la milito kontraŭ Gazao en kiu preskaŭ 1100 Palestinanoj jam estis mortigitaj, preskaŭ duono el ili estas civiluloj. " Gazao estas brulanta. Ĝi fariĝas brulanta infero," Miguel d'Escoto Brockmann diris dum krizosesio de la UN-Ĝenerala Asembleo en Nov-Jorko ĵaŭdon.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |