| Mezoriento - Politiko |
  PALESTINO /  ISRAELO - 15-an de januaro, 2009.
Osama Bin Laden, la gvidanto de al-Kaida, laŭ raportoj publikigis vidbendon en kiu li alvokas al Islamanoj konduki ĝihadon kontraŭ Israelo pri ĝia ofensivo en Gazao. La mesaĝo, kiu estis datita je la aktuala monato en la Islama kalendaro kaj nomita "alvoko al Ĝihado por halti la agreson kontraŭ Gazao", estis retpoŝtita hieraŭ merkredon.
|
|
| Mezoriento - Politiko |
MEZORIENTO - 10-an de januaro, 2009.
Jen kelkaj mallongaj titoloj eltiritaj en la mezorienta gazetaro vendredon 9-an de januaro pri la lastaj okazaĵoj en la milito en Gazao, la pafado de raketoj el Libano, kaj la rezolucio decidita en la UN, kiuj montras kiel ambaŭ partoj prezentas la militon en Gazao. Malkovru kiel el propraj vidpunktoj raportas la araba kaj israela gazetaro pri la samaj eventoj...
|
| Mezoriento - Politiko |
  PALESTINO /  ISRAELO - 8-an de januaro, 2009.
Jen artikolo pri la konflikto inter Palestino kaj Israelo aperinta en la araba gazetaro. Interesa vidpunkto, kiu certe vekos interŝanĝojn de opinioj kaj eble polemikoj...
Estas du tute malsamaj versioj de kio estas aktuale okazanta en la Gaza-Strio. En la versio aperanta en israela kaj nordamerika gazetaro, Hamaso - Islamaj teroristoj sin apogante sur Irano - en malprovokita atako pafadis mortigajn raketojn al senkulpa Israelo kun la intenco detrui la Judan ŝtaton. Nordamerikaj politikistoj kaj amaskomunikiloj diras, ke Israelo "rajtas defend sin". Sufiĉe vera aserto. Neniu israela registaro povas toleri raketojn kiuj frapas siajn urbojn, malgraŭ tio, ke la totala nombro de viktimo estas malpli alta ol tiu de aŭtoakcidentoj registrista dum ununura feria semajnfino sur israelaj vojoj.
|
| Mezoriento - Politiko |
  LIBANO - 8-an de januaro, 2009.
Hassan Nasrallah, la gvidanto de Hezbollah, avertis, ke "ĉiuj eblecoj" restas malfermataj kontraŭ Israelo. Li faris fajrecan paroladon en kiu li kritikegis la israelan ofensivon en Gazao kaj esprimis sian subtenon por Hamaso. Alparolante dekmilojn da subtenantoj tra vidkonferenco el lia fortikaĵo en bejrutaj antaŭurboj, Nasrallah rakontis : "Mi diris al Ehud Olmert [israela ĉefministro], la perdinto, la venkito en Libano, ke vi ne povas venki Hamason aŭ Hezbollahon"
|
| Mezoriento - Politiko |
  UNUIĜINTAJ NACIOJ /  PALESTINO - 6-an de januaro, 2009.
Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de arabaj landoj renkontiĝas ĉe la Unuiĝintaj Nacioj por premi la Sekurecan Konsilion kaj instigi ĝin agi pri la krizo en Gazao. La planata renkontiĝo de la palestina, egipta kaj aliaj ministroj, okazas je la momento kiam Usono blokas proponon de Libio por alvoko de la UN al tuja batalhalto en Gazao. Riad Malki, la palestina ministro pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la renkontiĝo "montras konkordon inter Araboj" kaj subtenon por rapida fino de la israela ofensivo.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |