| Mezoriento - Politiko |
|
ISRAELO / PALESTINO - 14-an de januaro, 2008.
Israelaj kaj Palestinaj intertraktantoj komencas intertraktojn en Jerusalemo pri kio oni ofte konsideras kiel la plej malfacilaj aferoj en la interpacigaj diskutoj.
Interalie ili pridiskutos la statuson de Jerusalemo, la landlimojn de la estonta palestina ŝtato, judajn koloniojn en Cisjordanio, rifuĝintojn, sekurecon kaj akvorimedojn. La intertraktojn gvidas la Israela Ministrino pri Eksterlandaj Aferoj Tzipi Livni kaj eksa Palestina Ĉefministro Ahmed Qurei.
|
|
| Mezoriento - Politiko |
|
ISRAELO - 11-an de januaro, 2008.
Usona prezidento George W Bush deklaras dum sia visito en Mezoriento, ke Israelo devas ĉesigi sian okupadon de araba teritorio por ebligi la kreadon de realigebla palestina ŝtato. Li ankaŭ forte konsilas solvon de la demando pri palestinaj rifuĝintoj, pagante al ili kompenson. Tio estas ŝajne la plej forta publika komunikaĵo de Sro Bush, premante al Israelo forlasi la landon de ĝi kaptita dum la milito de 1967.
|
| Mezoriento - Politiko |
|
ISRAELO - 9-an de januaro, 2008.
Palestinanaj zelotoj en la Gaza-Strio bombadis sudan Israelon per raketo kaj mortara fajrego merkredo 9-an de januaro, frapante domon ĉe landlima urbo nelonge antaŭ ol Prezidento Bush alvenis en Mezoriento por provi relanĉi interpacigajn diskutojn. Bush alteriĝis ĉirkaŭ tagmezo. Lia programo por tiu ĉi tritaga vizito en Israelo kaj Cisjordanio ne inkluzivas halton en la Gaza-Strio, kiun nun regas Islamisma Hamaso. Hamaso ne partoprenas en la pac-intertraktadoj.
|
| Mezoriento - Politiko |
|
MEZORIENTO - 8-an de januaro, 2008.
Irano estas la ĉefa zorgiga demando kiun Prezidento Bush kaj la Arabaj gvidantoj dividas. Antaŭ la prezidanta vizito al Proksima Oriento, Arabaj nacioj forte deziras bridi la kreskantan Iranan potencon, tamen ili ne volas tion fari per armita forto. Arabaj landoj, precipe tiuj en la Golfa regiono, estas maltrankviligitaj pro tio, ke la longa alfrontiĝo inter Irano kaj Usono povus eskaladi en milita operaco, kaj ke ili povus kaptiĝi en la krucpafado kaj ilia petroleksportoj povus esti interrompitaj.
Arabaj nacioj ankaŭ zorgas pri Irana pliigan influon en la tuta regiono, precipe en Irako kaj Libano. Sed multaj en la Araba mondo konsideras, ke la Vaŝingtona nova strebado al paco iom tro malfrue alvenas, kaj dubas, ke Usono povos sufiĉe premadi Israelon por fari la cedojn kiujn ili postulas pri la okupitaj teritorioj kaj kolonioj.
|
| Mezoriento - Politiko |
|
TURKIO - 17-an de decembro 2007.
Turkaj militaviadiloj bombis kelkajn vilaĝojn en norda Irako frue Dimanĉon 16-an de decembro, celante separatismajn Kurdajn gerilanojn. Turka Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Ali Babacan neis, ke civilaj lokoj estis frapitaj.
Turkaj terfortoj ankaŭ bombardis per kanonoj la lokon kie la gerilanoj supozeble estas,laŭ oficiala turka komunikaĵo. Ankaro amasigis ĝis 100,000 trupojn apud la monta landlimo kun norda Irako, sin apogante sur tankoj, artilerio kaj militaviadiloj.
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 21 22 23 24 25 26 27 28 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |