| Mezoriento - Politiko |
  IRAKO /  USONO - 07-an de aprilo, 2009.
La usona prezidento Barack Obama estas en Irako en neanoncita vizito por renkontiĝi kun la irakaj gvidantoj kaj vidi la usonajn trupojn. Sro Obama flugis al Bagdado ĉe la fino de sia vizito tra Eŭropo, kiu inkluzivis ekonomian kaj NATO-pintokunvenojn kaj vizito al Turkio.
|
|
| Mezoriento - Politiko |
  EGIPTIO /  ISRAELO - 27-an de marto, 2009.
Israelaj kaj egiptaj respondeculoj markis hieraŭ 30 jarojn da paco inter la du landoj, sed montriĝis sufiĉe singardemaj pri la estonteco de tio, kion multaj en Israelo nomas "malvarman pacon". Israelo kaj Egiptio subskribis pacakordon je la 26-a de marto 1979, normaligante rilatojn inter la du landoj. Ĉe oficiala ceremonio merkredon, Tzipi Livni, la eksiĝonta israela ministrino pri Eksterlandaj Aferoj, laŭdis la pacakordon kiam ŝi renkontis Yasser Reda, egiptan ambasadoron en Israelo.
|
| Mezoriento - Politiko |
  IRANO /  USONO - 20-an de marto, 2009.
La usona prezidento publikigis vidbendon en kiu li proponas al Irano "novan komencon" en la usonaj-iranaj rilatoj. " Mia administro nun engaĝiĝas en diplomation kiu traktos la plenan gamon de aferoj antaŭ ni, kaj plutraktis helpemajn ligojn," Barack Obama diris en sia mesaĝo. La Blanka Domo publikigis la vidbendon kaj afiŝis ĝin sur sian retejon por koincidi kun la irana festo de la Noŭruz, por la alveno de printempo.
|
| Mezoriento - Politiko |
  SIRIO /  ISRAELO - 19-an de marto, 2009.
La siria prezidento Baŝar al-Assad anoncas, ke Israelo konsenti redoni la strategiajn Altaĵojn de Golan al Sirio interŝanĝe por paco. En intervjuo kun la itala ĵurnalo "La Repubblica", Assad diris hieraŭ merkredon, ke la ĉefministro Ehud Olmert akceptis plenan israelan retiriĝon el la Altaĵoj de Golan dum nerektaj interpacigaj diskutoj tenaditaj sub turka mediacio pasintjare.
|
| Mezoriento - Politiko |
  PALESTINO - 18-an de marto, 2009.
Rivalaj palestinaj frakcioj konsentis okazigi balotadojn en januaro venontjare, post longaj intertraktadoj en Kairo pri unueca registaro. Tamen, post kiam finiĝis la intertraktojn subtenataj de Egipitio, malfrue tiun dimanĉon, Fatah kaj Hamaso, la plej grandaj palestinaj grupoj, ankoraŭ malsamopinias pri kelkaj punktoj, interalie kiu estos en la nova registaro.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |