eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Politiko
UN-enketistoj alvenas en Gaza-Strio Presi Retpoŝtadreso
Mezoriento - Politiko
ISRAELO / UNUIĜINTAJ NACIOJ - 1-an de junio, 2009.

Teamo de la Unuiĝintaj Nacioj prienketanta eblajn militkrimojn kaj aliajn malobservojn de internacia juro dum la milito de Israelo kontraŭ Gaza-Strio alvenis en la teritorion. La teamo, estrata de Justice Richard Goldstone, sudafrika juĝisto, eniris Gazaon tra la transirejo de Rafah hodiaŭ lundon.
 
Obama premas Israelon pri du-ŝtata plano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
ISRAELO / USONO - 20-an de majo, 2009.

La usona prezidento Barack Obama petis al la vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanjahu akcepti palestinan ŝtaton. Post iliaj unuaj intertraktoj ekde ambaŭ enoficiĝis, Sro Obama redeklaris sian subtenon por du-ŝtata plano kaj diris, ke Usono "de proksime interesiĝos pri la procezo".
 
Unuafoje eniras virinoj en kuvajtan parlamenton Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
KUVAJTO - 18-an de majo, 2009.

Kuvajto ĵus elektis siajn unuajn virinojn kiel deputitinoj, sekve de la tria nacia balotado en tri jaroj, en tiu petroloriĉa lando. Aseel al-Awadhi kaj Rola Dashti estis inter gajnintoj en la tria distrikto, oficialaj rezultoj deklaris. La 10 plej bonaj kandidatoj de la kvin balotadaj distriktoj de Kuvajto estas elektitaj en la 50-sieĝa parlamento.
 
Unuiĝintaj Nacioj premas Israelon pri paco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
ISRAELO / UNUIĜINTAJ NACIOJ - 12-an de majo, 2009.

Ban Ki-moon, la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, petis al Israelo "fundamente ŝanĝi" sian politikon pri kolonioj kaj devontigi sin al trovo de du-ŝtata solvo en la konflikto en Mezoriento. Sinjoro Ban diris ĉe ministronivela renkontiĝo de la Sekureca Konsilio, ke Palestinanoj alfrontas "neakcepteblajn unupartiajn agojn" de Israelo, kiel koloniado, perforto, malkonstruoj de domoj kaj restrikto de movado.
 
Usono insistas en Israelo pri du-ŝtata solvo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
ISRAELO / USONO - 19-an de aprilo, 2009.

La usona sendito por la Proksima Oriento alfrontis lastan ĵaŭdon la neflekseblecon de la gvidanto de israela diplomatio, Avigdor Lieberman. La usona diplomatia premo plifortiĝas ĉirkaŭ Benjamin Netanjahu. George Mitchell, la speciala sendito en Mezoriento de Barack Obama, klarigis la usonan vidpunkton. "Usono subtenas la ideon de du ŝtatoj, kun palestina ŝtato kiu vivas en paco apud Israelo", li ripetis.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL