eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Politiko
Venko de Ahmadineĵad konfirmita en Irano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRANO - 01-an de julio, 2009.

La irana prezidento Mahmud Ahmadineĵad nuligis viziton al pintokunveno de la Afrika Unio en Libio, respondeculoj en Teherano anoncas. La oficejo de Sro Ahmadinejad ne donas iun kialon pro la decido. Lia vizito estintus unu el lia unua gravaj publikaj aperoj eksterlande ekde lia reelektiĝo en la irana ege disputata voĉdonado pasintmonate. La opozicio okazigis amasprotestojn, dirante, ke la voĉdonado estis falsita.
 
Irana disputata balotado estigas agitadon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRANO - 14-an de junio, 2009.

Mahmud Ahmadineĵad, la irana prezidento, oficiale gajnis duan mandaton post amara batalo en balotado. Ahmadineĵad ricevis 62,63 procentojn de la voĉdonoj, disbatinte Mir Hossein Mousavi, lian ĉefan rivalon, kiu akiris 33,75 procentojn, laŭ rezultoj publikigitaj sabaton. La Ajatolo Ali Ĥameini, la supera gvidanto, gratulis Ahmadineĵad.
 
Surpriza venko de kontraŭ-siria koalicio en Libano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
LIBANO - 8-an de junio, 2009.

La Ĝenerala Sekretario de Hezbollah akceptis, ke lia opozicia alianco malvenkis en parlamenta balotado en Libano. Hassan Nasrallah faris la agnoskon tiun lundon, horojn post oficialaj rezultoj de la populara voĉdonado estis publikigitaj. "Ni akceptas la oficialan rezulton en malferma spirito," li diris en televida parolado. "Mi volas gratuli ĉiujn, kiuj gajnis, tiujn, kiuj konsistigas plimulton kaj tiujn en la kontraŭstaro," li diris.
 
Obama : novaj rilatoj kun Islama mondo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
MEZORIENTO / EGIPTIO / USONO - 4-an de junio, 2009.
 
La supera gvidanto de la ĉefa malamiko de Usono en tiu regiono, la irana Ajatolo Ali Ĥamenei, diris antaŭ ol Obama ekparolis, ke Usono estas "profunde malamata" kaj nur agoj, ne "sloganoj," povus ŝanĝi tion. La elekto de Obama fari sian paroladon en Kairo montras sian gravegan intereson por Mezoriento, kie li alfrontas grandajn eksterlandajn politikajn defiojn : provon rekomenci israelajn-palestinajn interpacigajn diskutojn kaj iranajn atomajn planojn kiuj laŭ Vaŝingtono kondukas la landon al konstruado de atombomboj.
 
Nova mesaĝo de Bin Laden kontraŭ Usono Presi Retpoŝtadreso
Mezoriento - Politiko
SAŬDA ARABIO - 3-an de junio, 2009.

Osama Bin Laden, la gvidanto de al-Kaida, akuzis la usonan prezidenton Barack Obama, ke li nur sekvas la politikon de lia antaŭulo George Bush kaj "malamikigas Islamanojn". En sonbendo elsendita al Al Jazeera nelonge post kiam Obama alvenis en Saŭda Arabio merkredon, Bin Laden diris, ke la prezidento flamigis malamon al Usono komandante al Pakistano subpremi batalantojn en la Valo de Swat.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL