eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Politiko
Ahmadineĵad malkonsilas iun atakon kontraŭ Irano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRANO - 22-an de septembro, 2009.

La prezidento Mahmud Ahmadineĵad diris ĉe militista parado en Teherano tiun mardon, ke Irano "tranĉos la manojn" de tiuj, kiuj atakas la landon. "Iranaj armitaj fortoj tranĉos la manojn de atencantoj, antaŭ ol ili povos nin ataki" li diris sur la ŝtata televido dum tiu parado kiu rememorigas la komencon de la irana-iraka milito en septembro 1980.
 
Israelo rebatas al UN-raporto pri militkrimoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
ISRAELO - 16-an de septembro, 2009.

Israelo intencas lanĉi  grandan internacian diplomatian ofensivon, por rebati la "negativajn kaj perversajn efikojn" de la raporto de la komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri la milito en Gazao, anoncis la Ministerio pri Eksterlandaj aferoj, kiu malakceptas ilin kiel "partecaj" konkludoj de la raporto.
 
Virino unuafoje ministrino en Irano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRANO - 6-an de septembro, 2009.

Unuafoje iĝas irana virino ministrino de la Islama respubliko, akceptita de la konservativa superregita parlamento. La parlamento ĵaŭdon voĉdonis favore al 18 de la 21 membroj de la nova Kabineto proponita de la prezidento Mahmud Ahmadineĵad. Tiuj malakceptitaj inkluzivis du aliajn virinojn kaj la nomiton por la ministerio pri Energio, kiu estis estrota de la aktuala vic-prezidento, Mohammad Aliabadi.
 
Usono denove kritikas israelan koloniadon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
ISRAELO / USONO - 5-an de septembro, 2009.

La usona registaro denove alvokis al Israelo tuj halti sian politikon de vastigo de kolonioj en la okupata Cisjordanio. Tielaj agoj igas klimaton por intertraktoj "pli malfacila por estigi", la sekretario pri gazetaro de la Blanka Domo deklaris. "Ni bedaŭras raportojn pri la israela intenco aprobi suplementan konstruon de kolonio, kiu ne kongruas kun la israela devontigo laŭ la vojmapo." La rimarkoj temas pri la laŭfamaj planoj de la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu.
 
Rafsanjani : "Irano en krizo" Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRANO - 17-an de julio, 2009.

Akbar Haŝemi Rafsanjani, eksa irana prezidento, deklaris, ke Irano estas en "krizo", parolante pri la protestoj en la lando post disputata prezidentelekto el la pasinta monato. Farante predikon dum vendredaj preĝoj ĉe la Universitato de Teherano, Rafsanjani, konata kritikanto de Mahmud Ahmadineĵad, la aktuala prezidento, ankaŭ alvokis la aŭtoritatulojn liberigi tiujn detenatajn dum la postvoĉdonadaj protestoj.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL