eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Politiko
Malfermiĝas Tribunalo pri murdo de Hariri Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
LIBANO - 1-an de marto, 2009.

Internacia tribunalo estas starigita por juĝi la suspektatajn murdintojn de la eksa libana ĉefministro Rafik Hariri kaj malfermiĝis en Nederlando. La tribunalo, sidanta en Hago, petos al Libano transdoni kvar generalojn kiuj estas favoraj al Sirio, tenaditaj ekde la mortigo de Hariri en februaro 2005. Sro Hariri kaj 22 aliaj personoj mortis kiam masiva eksplodo disŝiris la konvojon kie li troviĝis en Bejruto.
 
Egiptio provizore malfermas sian limon kun Gaza-Strio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
PALESTINO / EGIPTIO - 23-an de februaro, 2009.

Egiptio parte malfermis sian solan landliman transirejon kun la Gaza-Strio por permesi la trairejon de limigita nombro de studentoj kaj pacientoj. Oficialulo de la grupo Hamaso Adel Zurub diris, ke Egiptio malfermis la landlimon ĉe Rafah ĉirkaŭ la naŭa loka tempo (07:00 UT) hieraŭ dimanĉon, permesante limigatan trairejon dum tri tagoj.
 
Netanyahu fariĝas israela ĉefministro Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
ISRAELO - 21-an de februaro, 2009.

Shimon Peres, la israela prezidento, petis al Benyamin Netanyahu, la gvidanto de la partio Likud, formi novan koalician registaron antaŭ ses semajnoj. Peres kaj Netanyahu faris gazetaran konferencon en Jerusalemo vendredon, kie Netanyahu akceptis la proponon. "Mi per ĉi tio nomumas Benyamin Netanyahu por formi la venontan registaron ... estas multaj defioj venontaj," Peres deklaris.
 
Prezidento Peres devas elekti novan ĉefministron Retpoŝtadreso
Mezoriento - Politiko
ISRAELO - 18-an de februaro, 2009.

La israela prezidento Shimon Peres komencas pripensi pri kiu iĝos la sekvanta ĉefministro kaj gvidos registaran koalicion. Peres komencis sian taskon merkredon, respondeculoj diris, ricevint oficialajn rezultojn el la israela nacia balotado de la 10-a de februaro en kiu neniu partio aperis kun klara plimulto. "Mi konscias pri la gravaj malfacilaĵoj kiuj ekzistas ĉimomente kaj mi faros ĉion eblan por ebligi la formadon de registaro kiu plejeble reflektos la volon de la balotintoj kaj servos la landon en stabileco kaj en respondeco," Peres diris al publika radiostacio.
 
Iraka ĉefministro venkas en lokaj balotadoj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRAKO - 6-an de februaro, 2009.

La partio gvidata de Nuri al-Maliki, iraka ĉefministro, gajnis en Bagdado kaj ok aliaj provincoj en la pasintsemajnfinaj regionaj balotadoj, la Nacia Komisiono pri Balotadoj diris. Irakanoj voĉdone elektis regontajn konsiliojn en 14 de la 18 provincoj lastan sabaton. La voĉdono, kiu celis redistribui politikan potencon ĉe la loka nivelo, estas ĝenerale konsiderata kiel provludo anticipe de naciaj parlamentaj balotadoj okazontaj je la fino de la aktuala jaro.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL