Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Sauda aresto pro terorista komploto
- Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo
- Unuaj postbalotaj rezultoj aperas en Irako
- Mortis plej grava islama kleriko de Egiptio
- Ahmadineĵad vizitas Afganion
- Mallonge el Mezoriento...
- Voĉdonkalkulado ekkomenciĝas en Irako
- Malario kaj malfortaj ostoj eble mortigis Tutanĥamonon
- Israelaj restriktoj igas vivon "ekstreme malfacila" por Palestinanoj
- Irano festas datrevenon de sia revolucio
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Israelo liberigas 250 palestinajn kaptitojn | ![]() |
| Mezoriento - Politiko |
ISRAELO - 2-an de decembro, 2008.
La israela Kabineto aprobis liberigon de 250 palestinaj kaptitoj post antaŭa promeso de la eksiĝinta ĉefministro Ehud Olmert. La 11 000 kaptitoj detenataj de Israelo, estos liberigitaj en Cisjordanio. Israela respondeculo diris, ke tiu decido celas helpi fortigi la palestinan prezidenton Mahmud Abbas kaj ties administro en Cisjordanio, kontraŭ Hamaso, kiu regas en Gazao.
Israelo liberigis 198 aliajn kaptitojn en simila decido en aŭgusto. Sro Olmert faris tiun bonvoleman geston post renkontiĝo kun Sro Abbas je la 17-a de novembro. La israela kabinetano Gideon Ezra deklaris, ke la celo estas helpi al Sro Abbas "akiri la kunlaboron de la loĝantaro" sen malutili al israela sekureco. La decido ankaŭ sekvas intertempan nuligon de la blokado de la Gaza-Strio iom antaŭe ĉimonate por permesi liverojn de humanitara asisto en la teritorio. Sed la liberigo de kaptitoj ankaŭ estigas kritikon de iuj Israelanoj. La ministro pri Komerco kaj Industrio Eli Yishai, kiu estas membro de la ekstremortodoksa Shas partio, diris, ke tiu liberigo sendas malĝustan mesaĝon dum israela soldato kaptita en 2006 estas ankoraŭ detenata. "Liberigi kaptitojn foje refoje nur malfortigas la ŝancojn trovi finon al la intertraktadoj por la liberigo de Kaporalo Gilad Shalit," li laŭraporte diris al la novaĵagentejo AFP. Israelaj soldatoj interbatalis kun armitoj ĉe la landlimo kun Gazao ĉi tiun semajnon. La bataloj okazis dum la kvinmonata batalhalto inter Israelo kaj palestinaj aktivuloj en Gazao ŝajnas ĉiam pli malfirma. |



ISRAELO - 2-an de decembro, 2008.