eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Irano festas datrevenon de sia revolucio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
IRANO - 11-an de februaro, 2010.
 
Miloj da Irananoj favoraj al la registaro marŝas tra stratoj por marki la 31-an datrevenon de la Islama Revolucio. La prezidento Mahmud Ahmadineĵad diris al la amaso, ke malamikoj de Irano uzas la atoman demandon kaj tiun de homaj rajtoj por superregi la regionon. Li ankaŭ diris, ke Irano produktas sian unuan provizon da 20% da riĉigita uranio kaj povus riĉigi ĝis 80%. Dume estas nekonfirmitaj informoj de kontraŭstaraj manifestacioj en Teherano kaj Tabriz, kaj de bataloj kun polico.

Hodia
ŭ estas la plej grava tago en la irana politika kalendaro. La registaro avertis, ke protestoj estos severe pritraktataj.  Hodiaŭ povus esti la plej granda alfrontiĝo ekde la disputita balotado de lasta junio, kaj la registaro kaj kontraŭstaro decidis igi tiun ĉi tagon grandega elprovo de forto.

Oficialaj
eventoj okazas trans Irano, sed la ĉefa renkontiĝo okazas ĉe la placo Azadi en Teherano. La ŝtata televidstacio montris dekmilojn da homoj en la stratoj. Dume, raportoj el la etblogada retejo Twitter kaj la opozicifavora retejo Jaras diras, ke la opoziciestro Mehdi Karroubi kaj liaj subtenantoj kunvenas en la urba strato Saddeqiya. Sed la filo de Sro Karroubi estis laŭraporte atakita kaj li decidis hejmenreveni. Aliaj opoziciaj fontoj raportis, ke sekurecfortoj pafis larmigan gason al subtenantoj de Mir-Hossein Moussavi, ĉefa rivalo de Sro Ahmadineĵad en la balotadoj de junio. Twitter-uzanto rakontis , ke en la nordokcidenta urbo Tabriz "homoj estas skandantaj". Kontraŭregistara retejoj alvokis al marŝantoj montri verdajn emblemojn aŭ vestojn - verdo estas la koloro adoptita de la opozicia movado post la balotado de la 12-a de junio pasintjare. Estas ankaŭ raportoj, ke retaliro estas restriktata.

Mortigaj
bataloj erupciis post la voĉdonado, kaj estas okazantaj sporade ekde tiam. Anticipe de la memorfestoj, la  policestro Esmail Ahmadi Moghaddam diris, ke la Revoluciaj Gvardianoj kaj membroj de la Basij Islama milicio estas pretaj por alfronti iujn ajn problemojn. "Ni estas plene preparitaj teni sekurecon kaj amaskunvenojn," li diris al la duonoficiala novaĵagentejo For, laŭ Reuters novaĵagentejo. "Ni deproksime rigardas la aktivaĵojn de la opozicia movado, kaj kelkaj el tiuj, kiuj prepariĝis por interrompi la hodiaŭajn amaskunvenojn estis arestitaj," li diris.

La TTT
-giganto Google diras siaflanke, ke retpoŝtotrafiko en Irano falis akre, malgraŭ tio, ke siaj retoj ĝuste funkcias. Google diris, ke uzantoj de ĝia Gmail-servo spertis malfacilaĵojn sekve de ĵurnala raporto pri oficialaj restriktoj. "Ĉiam, kiam ni spertas blokadon en niaj servoj, ni provas solvi ilin kiel eble plej rapide," la usona firmao deklaris en komunikaĵo. "Bedaŭrinde, foje ni ne povas regi la problemojn."

La
Wall Street Journal raportis, ke irana telekomunika agentejo anoncis "konstantan interrompon de Google retpoŝtaj servoj". Vaŝingtono - kiu merkredon pli gravigis embargon kontraŭ Teherano - diris, ke penoj por malpermesi informojn al Irananoj ne sukcesos. La proparolanto de la usona Departemento pri Eksterlandaj Aferoj PJ Crowley diris : "Virtualaj muroj ne sukcesos en la 21-a jarcento pli bone ol fizikaj muroj en la 20-a jarcento." Twitter kaj aliaj interkonaj retejoj estis uzitaj amplekse dum kaj post la balotaj protestoj. La datreveno okazas unu tagon post kiam Usono decidis gravigi embargon super Irano. 
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi