eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Abbas denove petas ĉesigon de koloniado Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
PALESTINO - 11-an de novembro, 2009.
 
La palestina gvidanto Mahmud Abbas ripetis la neceson de klara kadro por interpacigaj diskutoj, inter kiuj estas la tuja ĉesado de  israela koloniokonstruo, en parolado markanta la kvinan datrevenon de la morto de sia antaŭulo Jaser Arafat.

Parolante al la subtenantoj de sia partio Fatah en Ramallah okaze de la kvina mortodatreveno de sia antaŭulo Jaser Arafat, Sinjoro Abbas diris, ke la rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj alvokas al estigo de "klara kadro" por ĉesi pli ol 60 jaroj da konflikto. "Ni ne povas iri al intertraktadoj sen kadro. Kaj ni diras, ke la kadro estas tiuj rezolucioj de la UN, kiu signifas revenon al la landlimoj de 1967," Abbas diris. "Kio novas en ĉi tiu postulo ?  Ankaŭ ni deziras finpunkton al kolonioj, interalie naturan kreskon kaj en Jerusalemo," la palestina gvidanto diris.

Mahmud Abbas
diris al la amaso, ke li ne serĉos duan mandaton kiel prezidento en la balotado de januaro. "Je ĉi tiu okazo, mi ne volas paroli denove pri mia deziro ne kandidatiĝi en la okazontaj balotadoj," Abbas diris. Li akuzis Israelon, ke tiu landi provas malhelpi la internacie legitimitan "duŝtatan solvon" por la kreo de palestina ŝtato apud Israelo.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi