eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Palestinanoj dubas pri sendependeco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
PALESTINO - 04-an de novembro, 2009.

 
Palestinanoj eble devos forlasi sian celon de sendependa ŝtato, se Israelo ankoraŭ plu vastigas Judajn koloniojn, la ĉefo de palestinaj intertraktantoj deklaras. Saeb Erekat diras, ke estas "decidiga momento" por la prezidento Mahmud Abbas kaj la palestina gvidantaro. Li aldonas, ke nun estas tempo por Sro Abbas "vere diri, ke duŝtata solvo jam ne estas elekto".

Sed
Israelo malakceptas unuŝtatan solvon ĉar tia solvo estus demografia tempobombo kiu igus Judojn malplimulto en sia lando. La Palestinanoj insistas, ke ili ne povas ekstarti interpacigajn diskutojn krom se Israelo tuj haltas konstruadon de kolonioj.La usona  sekretariino pri Eksterlandaj Aferoj Hillary Clinton, dum vizito al la egipta ĉefurbo Kairo, ripetis la vaŝingtonan alvokon al ĉesigo de israela koloniado en Cisjordanio. Sed, provante restartigi intertraktojn, ŝi alsdonis: "Eklanĉi intertraktadojn pri la fina statuso permesos al ni ĉesigi tiun koloniadon."

La
ŭ Sro Erekat, Palestinanoj faris eraron en la pasinteco kiam ili konsentis intertrakti kun Israelo sen insisti pri tio, ke la konstruado de kolonioj estu haltita. Li sugestas, ke la prezidento Abbas eble ne volos reelektiĝi se la duŝtata solvo jam ne eblas...
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi