

ISRAELO /

UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ - 16-an de oktobro, 2009.
Dum multaj analizistoj avertas pri kresko de diplomatia izoleco, Israelo akiris etan sukceson en tiu afero ĉi tiun semajnon, ĉar sia flago unuafoje aperis en araba ŝtato. Israelaj delegitoj ĉeestis kunvenon pri renovigebla energio en Abu-Dabio kaj la israela flago staris sur la tablo kaj sur insignoj. Kvankam Israelo ne havas ligojn kun la UAE, delegitoj estis "
egale traktitaj kun alilandaj delegitoj kaj la israela flago flugis unuafoje", la israela ministerio pri Eksterlandaj Aferoj deklaris.

Israelo alfrontas vastan kritikon pro sia trakto de Palestinanoj. La kunsido de la Internacia Administracia Konsilio de la Agentejo pri Renovigebla Energio malfermiĝis lundon en la ĉefurbo de la Emirlandoj, kiu servas kiel provizora sidejo. Ĉe la kunveno sidis la direktorino de homaj rajtoj kaj internaciaj organizaĵoj de la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Simona Halperin, kaj oficialulo de la ministerio pri Infrastrukturoj Avraham Arbiv.
Streĉitaj rilatoj inter Israelo kaj Golfoŝtatoj, du el kiuj - Omano kaj Kataro - gastigis israelan komercan oficejojn ĉe certaj tempoj, atingis pinton dum la konflikto en Gazao antaŭ naŭ monatoj. Ordinaraj israelaj civitanoj ne oficiale rajtas eniri en la Emirlandojn, krom se ili havas duoblan naciecon aŭ sub esceptaj cirkonstancoj.
La konstanta hejmo por la agentejo, nomata "Irena", estos en Masdar, karbononeŭtrala urbo konstruota en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.