eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Neniu agnosko de Israelo, deklaras gvidanto de Hamaso Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
PALESTINO / ISRAELO - 23-an de januaro, 2010.

 
La politika gvidanto de la palestina Hamaso diris, ke lia grupo ne agnoskos Israelon, malgraŭ novaj premoj kaj donos la prioritaton al rezisto kontraŭ la Juda ŝtato. Dum amaskunveno en la siria ĉefurbo hieraŭ vendredon kiu markis la finiĝon de la israela atako kontraŭ Gazao antaŭ unu jaro kaj kiu mortigis 1400 Palestinanojn, Meshaal diris, ke Hamaso ne volas alian militon kontraŭ Israelo, sed daŭrigos armitan lukton por liberigi la okupatan landon.

"
Hamaso plue malakceptas la okupon kaj rifuzas agnoski la pravecon de la Cionisma ento. Prioritato restos al konstruo kaj evoluo de la rezisto," diris Meshaal, kiu loĝas en Sirio kune kun aliaj Hamasaj gvidantoj en ekzilo. "Premado, sieĝoj, tentoj kaj malfermataj pordoj komunikkanaloj ne trompos Hamason, kiu ne kompromitiĝos pri siaj rajtoj. Hamaso estos sole tentita restarigi la landon," Meshaal deklaris.

Meshaal
ankaŭ parolis pri aliaj kontaktoj inter Hamaso kaj okcidentaj delegacioj ekde la milito en la Gaza-Strio, inter kiuj kunsido kun usona grupo, kiu inkluzivis Jack Matlock, siatempan usonan ambasadoron en Moskvo. "Gazao hodiaŭ ankoraŭ estas vundita. Ĝiaj domoj ankoraŭ estas detruitaj. Ĝi estas ankoraŭ sieĝata kaj ĝiaj landlimoj ankoraŭ restas fermataj. Aldonu al ĉi tiu la novan ŝtalan muron," Meshaal diris, parolante pri la nova ŝtalstrukturo konstruata de Egiptio laŭ ĝia landlimo kun Gazao, kiu celas halti la kontrabandadon de armiloj kaj varoj en la Strion.

"Hodiaŭ ni ne serĉas militon sed se milito estas trudita al ni, ni batalos furioze," Meshaal diris. Li diris ankaŭ, ke repacigo kun Mahmud Abbas, la palestina prezidento, necesas por plifortigi la palestinan kaŭzon, sed li neniom faris novajn proponojn pri kiel tiel fari, post kiam egiptaj penoj estigi interkonsenton inter la du flankoj malsukcesis. Meshaal ankaŭ diris, ke la kaptita israela soldato Gilad Shalit ne estos liberigita, krom se Israelo liberigos centojn da palestinaj kaptitoj. "Shalit ne estos hejme antaŭ la liberigo de niaj kaptitoj," li anoncis aal la amaskunveno, kulpigante Israelon por la malsukceso atingi interkonsenton pri la liberigo de tiu ĉi soldato, kiu estis kaptita en junio 2006.

Samtempe
Israelo pagis 10,5 milionojn da usonaj dolaroj al la Unuiĝintaj Nacioj por nemoveblaĵoj de la monda organizaĵo, difektitaj dum la israela milito kontraŭ Gazao antaŭ unu jaro. "Per ĉi tiu pago, la Unuiĝintaj Nacioj konsentis, ke la financaj aferoj rilate al tiuj okazaĵoj estas finitaj," Martin Nesirky, UN-proparolanto, hieraŭ anoncis.

Altranga
israela diplomato ĉe la UN, parolante sub kondiĉo de anonimeco, aldonis, ke Israelo "decidis libervole pagi al la Unuiĝintaj Nacioj kaj ja efektive tion faris." Entute 53 instalaĵoj uzitaj de agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj estis difektitaj detruitaj dum la milito, inter kiuj 37 lernejoj, 6 sanocentroj, kaj du staploj.

La
ĉefa difekto de UN-nemoveblaĵo okazis la 15-an de januaro lastjare, kiam israelaj obusoj frapis UN-konstruaĵaron, ekbruligante staplon kaj detruante grave bezonatajn manĝaĵojn kaj sukuraĵojn. UN-respondeculoj diras, ke ili havas indicojn, ke blanka fosforo, kiu povas kaŭzi severajn brulaĵojn, estis uzita en la atakoj. Israelo diris siaflanke, ke batalantoj de Hamaso uzis la konstruaĵaron por lanĉi atakojn kontraŭ siaj fortoj sed poste pardonpetis por la okazaĵo kaj detruoj.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi