eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Tutmonde
Tiu ĉi jardeko estas rekorde varma Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Tutmonde
08-an de decembro, 2009.

 
La unua jardeko de ĉi tiu jarcento estas "nedisputeble" la plej varma ekde kalkuloj komenciĝis, diras la Brita Meteologia Oficejo kaj la Monda Meteologia Organizaĵo. Ilia analizo ankaŭ montras, ke 2009 preskaŭ certe estos la kvina plej varma en 160-jara observado. Fenomeno kiel El Niño, pliiĝanta homfarita forceja varmiĝo, puŝis la jaron 2009 en la "10 plej rekordaj" jaroj. La usona kosma agentejo Nasa sugestas, ke nova tutmonda temperaturrekordo estos "fiksita en la sekvontaj unu aŭ du jaroj".
 
Internacia Atomenergia Organizo en ŝtorma situacio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Tutmonde
02-an de decembro, 2009.

 
La nova estro de la Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) pri enoficiĝis lastan mardon, meze de "ŝtormaj" intertraktadoj kun Irano pri ĝia atoma programo. Yukiya Amano, 62-jara japana diplomato, alvenis por sia unua tago kiel Ĝenerala Direktoro ĉe la agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Vieno.
 
Milite turmentataj landoj plej koruptataj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Tutmonde
18-an de novembro, 2009.

 
Milite turmentataj landoj restas la plej koruptataj en la mondo, Transparency International (TI) (Malkaŝemeco Internacia) anoncis. Afganio, Irako kaj Somalio estas la plej malaltarangaj landoj en la ĉiujara tutmonda enketo de TI. Ili estis ĉiuj ĉe la malsupro de la listo ankaŭ pasintjare. "Kiam havendaj institucioj estas malfortaj aŭ malestantaj, korupto rapide disvolviĝas," TI diris.
 
Manĝaĵoproduktado devas altiĝi, UN avertas Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Tutmonde
ITALIO - 16-an de novembro, 2009.

 
Mondaj gvidantoj devas fari "gravajn ŝanĝojn" por malhelpi pliigon de tutmonda malsato, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-moon, deklaris. Sro Ban estis parolanta je la komenco de la konferenco de UN en Romo, kies celo estos stabiligo de manĝaĵoprezoj. La tutmonda pintokunveno pri nutraĵa sekureco okazas unu jaron post gravaj altiĝoj de manĝaĵoprezoj kiuj kaŭzis ĥaoson tra la tuta mondo.
 
UEA restarigas laborgrupon ĉe UN Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Tutmonde
UNUIĜINTAJ NACIOJ - 06-an de novembro, 2009.

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj funkciis tre aktiva laborgrupo de UEA ĉe la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Inter la pintaj agantoj tiam estis Humphrey Tonkin. Nun sub lia gvido estas starigata nova laborgrupo, kiu jam faris siajn unuajn paŝojn. Humphrey Tonkin volas ne nur pli intense informi Unuiĝintajn Naciojn pri Esperanto, sed ankaŭ pliigi la informadon al esperantistoj pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL