eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Manĝaĵoproduktado devas altiĝi, UN avertas Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Tutmonde
ITALIO - 16-an de novembro, 2009.

 
Mondaj gvidantoj devas fari "gravajn ŝanĝojn" por malhelpi pliigon de tutmonda malsato, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-moon, deklaris. Sro Ban estis parolanta je la komenco de la konferenco de UN en Romo, kies celo estos stabiligo de manĝaĵoprezoj. La tutmonda pintokunveno pri nutraĵa sekureco okazas unu jaron post gravaj altiĝoj de manĝaĵoprezoj kiuj kaŭzis ĥaoson tra la tuta mondo.

La
UN anoncas, ke unu miliardo da homoj jam malsatas kaj manĝaĵoproduktado devas pliigi por nutri kreskantan loĝantaron. "La hodiaŭa manĝaĵokrizo vekas elrevigon morgaŭan," diris Sro Ban. "En 2050, nia planedo povus esti la hejmo de 9,1 miliardoj da homoj. En 2050 ni scias, ke ni devos kreski je 70% la kvanton da manĝaĵo, tamen la planeda klimato fariĝas pli ekstrema kaj pli neantaŭvidebla," li diris. "Ni devas enkonduki gravajn ŝanĝojn por nutri nin, kaj precipe por sekurigi la plej malriĉajn kaj senŝirmajn el ni."

Kritikantoj
diras, ke la pintokunveno ne fiksas ambiciajn celojn kaj atentigas, ke gvidantoj de la plej riĉaj landoj ne ĉeestos. La itala ĉefministro Silvio Berlusconi estas la sola partoprenanta gvidanto de unu el la G8 eminentaj industriaj landoj, kaj eble pro tio, ke la pintokunveno okazas en sia lando mem. La Papo Benedikto la 16-a ankaŭ estos inter la delegitoj.

Francisco
Sarmento, de la kampanjogrupo ActionAid, diris al AFP, ke la malĉeestos de aliaj G8-gvidantoj "montras, ke ili ne estas seriozaj por provi trovi tutmondajn solvojn al malsato". La gvidantoj ĉeestantaj la pintokunvenon provos koncentriĝi pri la sekvoj de la masiva altiĝo de manĝaĵoprezoj pasintjara, kiu frapis la plej malriĉajn homojn de la mondo. La kunveno ankaŭ instigos malriĉajn landojn fini ilian dependecon de nutraĵa asisto kaj produkti sufiĉe por nutri siajn proprajn loĝantojn.

La
Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la UN avertis, ke se oni ne utiligas pli da lando por manĝaĵoproduktado nun, 370 milionoj da homoj certe alfrontos malsategon en 2050. Sro Ban kaj la  Organizaĵo kies estro estas Jacques Diouf, ambaŭ faris simbolan unutagan faston prepare por la pintokunveno. Sro Diouf diris, ke la "silenta malsatokrizo, kiu tuŝas sesonon de la homaro, prezentas gravan riskon por monda paco kaj sekureco". En rimarkoj antaŭ la pintokunveno, li diris, ke la gvidantoj "urĝe forĝu larĝan interkonsentiĝon pri la totala kaj rapida elimino de malsato en la mondo".
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi