eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Tigro pli antikva specio ol oni antaŭe kredis Presi Retpoŝtadreso
Tutmonde - Tutmonde
14-an de februaro, 2010.

 
Tigro povus esti pli antikva ol oni antaŭe kredis. Tigroj estas malpli proksime rilata al leonoj, leopardoj kaj jaguaroj ol ĉi tiuj aliaj kategoj rilatas al unu la aliaj, laŭ nova ampleksa studo. La genetika analizo ankaŭ rivelas, ke la tigro komencis evolui antaŭ 3,2 milionoj da jaroj, kaj sia plej proksima vivanta parenco estas la egale endanĝerigita neĝoleopardo.  Malgraŭ la populareco kaj la statuso de endanĝerigita specio de tigroj, multo restas esti eltrovita pri ili, speciale pri kiel ili evoluis.

Estas jam delonge sciate, ke la kvin specioj de kategoj, tigro, leono, leopardo, jaguaro kaj neĝoleopardo, kiuj apartenas al la "Panthera" genro, kaj la du specioj de nubleopardo, pli proksime rilatas inter si ol al aliaj pli malgrandaj katoj. Sed oni malfacile komprenas la ĝustajn interrilatojn inter ili.

Do
por pli eltrovi, la sciencistoj Sro Brian Davis, Dro Gang Li kaj Profesoro William Murphy faris analizon de la DNA de ĉiuj ĉi tiuj specioj. Rigardante similecojn en DNA kaj ene de la seksokromosomoj , la esploristoj trovis, ke la kvin kategospecioj rilatas al unu la aliaj en malsama maniero ol ili antaŭe pensis. Iliaj donitaĵoj forte sugestas, ke leonoj, leopardoj kaj jaguaroj plej proksime rilatas al unu la aliaj. Ilia praulo disiĝis de aliaj katoj antaŭ ĉirkaŭ 4,3 al 3,8 milionoj da jaroj. Antaŭ proksimume 3,6 kaj 2,5 milionoj da jaroj, la jaguaro komencis evolui, dum leonoj kaj leopardoj disiĝis unu de alia proksimume antaŭ 3,1 al 1,95 milionoj da jaroj.

Sed la tigro jam elmergiĝis je tiu stadio. La praulo de tigroj kaj neĝoleopardoj ankaŭ disiĝis el tiu sama specio antaŭ ĉirkaŭ 3,9 milionoj da jaroj. La tigro tiame komencis evolui en unika specio nelonge antaŭ la fino de la Pliocena epoko, antaŭ proksimume 3,2 milionoj da jaroj .
Tio igas
la tigron kaj neĝoleopardon "frataj specioj", esploristoj raportas en la revuo "Molecular Phylogenetics and Evolution". Ambaŭ tigroj kaj neĝoleopardoj interalie troviĝas en la mondaj plej endanĝerigitaj kategoj. Malpli ol 3500 tigroj  kredeble supervivas. Unu el la subspecioj, la Sumatra tigro, estas tiel enigma, ke la unua filmo de sovaĝa individuo nur estis registrita ĉi tiun jaron.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi