eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Koloroj de dinosaŭroj rivelitaj... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Tutmonde
28-an de januaro, 2010.

 
Sciencistoj eltrovis la unuajn kolorojn de dinosaŭroj. Tio estas malkovro, kiu ankaŭ ebligas al ili pli bone scii la devenon de birdoj, legiĝas en esploro eldonita lastan merkredon en la scienca revuo Nature. "Sinosauropteryx", malgranda dupieda kaj karnomanĝa dinosaŭro vivis antaŭ 125 milionoj da jaroj, kaj havis harojn,  kiuj aperis kiel ringoj alterne oranĝaj kaj blankaj en sia vosto, resumas la esploristoj de la brita universitato de Bristol en gazetara komunikaĵo.

La
primitiva birdo Confuciusornis, kiu vivis en la sama epoko kiel la Sinosauropteryx, siaflanke havis nigrajn, blankajn kaj brunoranĝajn makulojn. Dank'al elektronikaj mikroskopoj, Michael Benton kaj sia ĉina-brita teamo eltrovis etajn strukturojn kiuj enhavas kolorigaĵojn en la fosiliaj har-restaĵoj. Sed trovi la koloron de aliaj specoj de dinosaŭroj, similaj al rampulo kaj kiuj ne havis ĉi tian hararon, eble estos neebla per tiu teknologio, agnoskas la esploristoj.

Scientistoj serĉis spurojn 
de "melanosomoj", ĉelaj strukturoj enhavantaj kolorigaĵojn, kiuj donas koloron al plumoj de birdoj. Ili ankaŭ serĉis en la haroj de mamuloj, kaj ili eltrovis du specojn da tiaj strukturoj : kun longa formo aŭ sfera formo. Ili enhavas kolorigaĵojn kiuj portas nigran kaj grizan kolorojn. La primitivaj birdoj kaj la dupiedaj karnomanĝaj dinosaŭroj birdaspektaj estis verŝajne nigraj kaj brunaj, laŭ la studo. La zonoj kie neniu melanosomo estis trovita sur fosilioj estis supozeble blankaj.

Ĉi tiuj
esploroj ankaŭ ebligis, laŭ la esploristoj, solvi debatojn pri la deveno de la birdoplumoj kaj pri la karakterizaĵoj de harospecoj trovitaj sur dinosaŭroj. Ĉi tiuj estas "efektive plumoj", certigas Benton. "Se ili estus pecoj de haŭto, ili ne enhavus melanosomojn", klarigas la scientisto. "Ni scias nun, ke plumoj aperis antaŭ flugiloj, plumoj ne estis sekve kreitaj kiel flugstrukturoj", li aldonas, sugestante, ke ili eble une povis servi kiel allogaĵoj aŭ timigiloj antaŭ ol aliaj uzoj aperis dum evoluo.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi