Tutmonde : lasttempaj artikoloj
- Propono por malpermesi internacian komercon de ruĝa tinuso malakceptita
- Plej riĉa homo en la mondo estas meksika
- Dinosaŭrmanĝanta serpento eltrovita
- Islama klerulo publikigas fatvon kontraŭ terorismo
- Stelo manĝas sian planedon !
- Tigro pli antikva specio ol oni antaŭe kredis
- Koloroj de dinosaŭroj rivelitaj...
- 2009, plej malbona jaro por flugkompanioj
- Google festas la Zamenhof-tagon !
- Trinki kafon kaj teon povus malhelpi diabeton
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Trinki kafon kaj teon povus malhelpi diabeton | ![]() |
![]() |
| Tutmonde |
15-an de decembro, 2009.
Te- kaj kafotrinkantoj havas malpli da risko, ke ili estos trafita de diabeto tipo 2, sciencaj indicoj montras. Kaj la protekto eble ne estas malpli granda kun kafeino, ekde senkafeina kafo havas la plej grandan efikon, diras esploristoj en la revuo "Archives of Internal Medicine". Ili rigardis 18 apartajn studojn faritaj sur preskaŭ 500 000 homoj.
Ĉi tiu analizo rivelas, ke tiuj, kiuj tage trinkas tri aŭ kvar tasojn da kafo aŭ teo tranĉas sian riskon je kvinono aŭ pli, diras esploristoj. La sama kvanto de senkafeina kafo havas pli grandan efikon, malaltigante riskon je triono. La diabeto Tipo 2 kutime komenciĝas post la aĝo de 40 jaroj, kaj evoluas kiam la korpo povas ankoraŭ produkti insulinon, sed ne sufiĉe, aŭ kiam la insulino kiu estas produktita ne funkcias konvene. La diabeto Tipo 2 estas traktita kun sana dieto kaj pli ofta fizika agado. Krom ĉi tiu, medikamento kaj/aŭ insulino estas ofte postulata. Se la konkludoj de tiu studo estas veraj, kuracistoj verŝajne komencos konsili al homoj sin prepari tiujn varmajn trinkaĵojn, kaj ankaŭ fari pli da korpa ekzerco kaj rigardi ilian pezon, diras la esploristoj. Kiam la aŭtoroj kombinis kaj analizis la donitaĵojn, ili trovis, ke ĉiu suplementa taso da kafo konsumita en tago tranĉas diabetoriskon je 7%. La esploristino Rachel Huxley, de la Universitato de Sidnejo en Aŭstralio, diras, ke pro la rezultoj trovitaj kun senkafeina kafo, la ligo verŝajne ne nur rilatas al kafeino. Male, aliaj kunmetaĵoj en kafo kaj teo - interalie magnezio - povus esti koncernataj. "La identigo de la aktivaj eroj de ĉi tiuj trinkaĵoj malfermos novajn terapiajn vojojn por malhelpo de sukera diabeto. Se tielaj utilaj efikoj estas observita en intervenaj elprovoj, la eblaj sekvaĵoj al la milionoj da individuoj kiuj havas sukeran diabeton, aŭ kiuj vivas kun estonteca risko esti trafita de ĝi, estos granda." La Dro Victoria King, de "Diabetes UK", diris : "Sen plenaj informoj pri aliaj faktoroj kiuj povus influi sur la risko de diabeto tipo 2, kiel fizika agado kaj dieto, kaj ankaŭ pri la aktiva ingredienco en teo aŭ kafo, ni ne povas certi, ĉu ĉi tiu observita efiko dependas de kafeino. "Sed ni ja povas certi, ke la evoluado de diabeto tipo 2 estas forte ligita al vivstilo, kio signifas, ke multaj kazoj povus esti antaŭeligitaj al aktiveco kaj sana ekvilibra dieto kun malalta nivelo de graso, salo kaj sukero kun multaj frukto kaj legomoj." |




15-an de decembro, 2009.