eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Dinosaŭrmanĝanta serpento eltrovita Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Tutmonde
BARATO / USONO / KANADO - 09-an de marto, 2010.

Sciencistoj anoncas, ke ili identigis la fosiligitajn restaĵojn de granda serpento, kiu manĝis dinosaŭrajn ovojn. La 67-milionjara skeleto estis trovita en dinosaŭra nesto. La studo, eldonita en la revuo "Plos Biology", montras la unuan rektan indicon de nutrokonduto de fosilia primitiva serpento.

Ĉi tiu 3,5 metrojn longa fosilia serpento kredeble sin nutris per ovoj de saŭropodoj, ĉar ĝi estis trovis envolvita ĉirkaŭ bebo-titanosaŭro. Kiam plenkreskinta, la plantmanĝanta titanosaŭro pezis ĝis 100 tunojn. Multaj personoj hodiaŭ timas serpentojn, kaj ĉi tiu esploro indikas, ke eĉ gigantaj dinosaŭroj eble ankaŭ estis timigitaj de ili.

"Estis tia raviĝo eltrovi tian momenton frostitan en tempo," diris la Doktoro Dhananjay Mohabey de la Geologia Enketaro de Barato, kiu eltrovis la fosilion. Fakuloj ĉe la Universitato de Miĉigano, Usono kaj Universitato Mississauga de Toronto, Kanado, studis kaj identigis la trovaĵon. Laŭ tiuj esploristoj, la fosilio ne havis la moveblajn makzelojn de modernaj serpentoj kaj certe devis peni por manĝi dinosaŭrajn ovojn. Tamen, la beboj de ĉi tiuj dinosaŭroj havis la ĝustan grandecon.

La fosilio estis unue malkovrita en Barato en 1987, sed ne antaŭ 2001 tiuj amerikaj sciencistoj estis kapablaj eltrovi, ke troviĝis serpento inter la dinosaŭraj ovoj. La esploristoj nun kredas, ke la serpento estis atakanta bebo-dinosaŭro kiu ĵus ekaperis el sia ovo. La evento estis tiam tute haltita de natura katastrofo, eble ŝtormo, kaj la tuta sceno estis kvazaŭfrostita en tempo, por milionoj da jaroj...

La serpento estas unu el la malabundaj bestoj, kiuj predis al gigantaj dinosaŭroj.

Resumita artikolo el la brita BBC.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi