Tutmonde : lasttempaj artikoloj
- Propono por malpermesi internacian komercon de ruĝa tinuso malakceptita
- Plej riĉa homo en la mondo estas meksika
- Dinosaŭrmanĝanta serpento eltrovita
- Islama klerulo publikigas fatvon kontraŭ terorismo
- Stelo manĝas sian planedon !
- Tigro pli antikva specio ol oni antaŭe kredis
- Koloroj de dinosaŭroj rivelitaj...
- 2009, plej malbona jaro por flugkompanioj
- Google festas la Zamenhof-tagon !
- Trinki kafon kaj teon povus malhelpi diabeton
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Islama klerulo publikigas fatvon kontraŭ terorismo | ![]() |
![]() |
| Tutmonde |
ISLAMA MONDO - 04-an de marto, 2010.Eminenta Islama klerulo de pakistana deveno, Muhammad Tahir-ul-Qadri, kondamnis la teroristojn, kaj konsideras, ke ili estas malamikoj de Islamo, en fatvo (jura opinio donita de specialisto de Islama leĝo) ĵus publikigita en Londono. Li emfazas, ke terorismaj agoj faritaj en la nomo de Islamo havas neniun pravigon, kaj li precipe kondamnas la murdajn provojn de Al-Kaida, en ĉi tiu fatvo longa je 600 paĝoj prezentita dum gazetara konferenco en Londono, en ĉeesto precipe de deputitoj kaj reprezentantoj de bonfaraj asocioj. "La "kamikazoj" ne povas pretendi, ke ilia suicido igas ilin martiroj aŭ herooj de la Islama komunumo, ne, ili fariĝos herooj de la fajrego de Infero", deklaris la Doktoro Tahir-ul-Qadri. "Estas neniu loko por martiro kaj iliaj agoj neniam, neniam estos konsiderataj kiel ĝihado [sankta milito] ", li aldonis. Ĉi tiu fatvo "povas nun esti konsiderita kiel la plej kompleta teologia argumentaro kontraŭ Islama terorismo", laŭ la londona instituto Quilliam, kiu batalas Islaman ekstremismon. Aliaj Islamaj reprezentantoj jam antaŭe kondamnis terorismon, sed Doktoro Qadri, kiu esprimiĝis en la angla kaj en la araba, emfazis, ke ĉi tiu fatvo flankenmetas ajnan tipon de senkulpigo kiu pravigus perforton. Li emfazis, ke Islamo estas religio de paco, kaj li vokas aliajn religiajn reprezentantojn aliĝi al siaj opinio kaj pozicio. Muhammad Tahir-ul-Qadri staras ĉe la kapo de la movado Minhaj-Ul-Quran, sufiisma tradicia organizo, kiu batalas religian ekstremismon en centroj troviĝantaj en dekoj de landoj. Legu pli pri Islamo |




ISLAMA MONDO - 04-an de marto, 2010.