Tutmonde : lasttempaj artikoloj
- Propono por malpermesi internacian komercon de ruĝa tinuso malakceptita
- Plej riĉa homo en la mondo estas meksika
- Dinosaŭrmanĝanta serpento eltrovita
- Islama klerulo publikigas fatvon kontraŭ terorismo
- Stelo manĝas sian planedon !
- Tigro pli antikva specio ol oni antaŭe kredis
- Koloroj de dinosaŭroj rivelitaj...
- 2009, plej malbona jaro por flugkompanioj
- Google festas la Zamenhof-tagon !
- Trinki kafon kaj teon povus malhelpi diabeton
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Tigro pli antikva specio ol oni antaŭe kredis | ![]() |
![]() |
| Tutmonde - Tutmonde |
14-an de februaro, 2010.
Tigro povus esti pli antikva ol oni antaŭe kredis. Tigroj estas malpli proksime rilata al leonoj, leopardoj kaj jaguaroj ol ĉi tiuj aliaj kategoj rilatas al unu la aliaj, laŭ nova ampleksa studo. La genetika analizo ankaŭ rivelas, ke la tigro komencis evolui antaŭ 3,2 milionoj da jaroj, kaj sia plej proksima vivanta parenco estas la egale endanĝerigita neĝoleopardo. Malgraŭ la populareco kaj la statuso de endanĝerigita specio de tigroj, multo restas esti eltrovita pri ili, speciale pri kiel ili evoluis.
Estas jam delonge sciate, ke la kvin specioj de kategoj, tigro, leono, leopardo, jaguaro kaj neĝoleopardo, kiuj apartenas al la "Panthera" genro, kaj la du specioj de nubleopardo, pli proksime rilatas inter si ol al aliaj pli malgrandaj katoj. Sed oni malfacile komprenas la ĝustajn interrilatojn inter ili. Do por pli eltrovi, la sciencistoj Sro Brian Davis, Dro Gang Li kaj Profesoro William Murphy faris analizon de la DNA de ĉiuj ĉi tiuj specioj. Rigardante similecojn en DNA kaj ene de la seksokromosomoj , la esploristoj trovis, ke la kvin kategospecioj rilatas al unu la aliaj en malsama maniero ol ili antaŭe pensis. Iliaj donitaĵoj forte sugestas, ke leonoj, leopardoj kaj jaguaroj plej proksime rilatas al unu la aliaj. Ilia praulo disiĝis de aliaj katoj antaŭ ĉirkaŭ 4,3 al 3,8 milionoj da jaroj. Antaŭ proksimume 3,6 kaj 2,5 milionoj da jaroj, la jaguaro komencis evolui, dum leonoj kaj leopardoj disiĝis unu de alia proksimume antaŭ 3,1 al 1,95 milionoj da jaroj. Sed la tigro jam elmergiĝis je tiu stadio. La praulo de tigroj kaj neĝoleopardoj ankaŭ disiĝis el tiu sama specio antaŭ ĉirkaŭ 3,9 milionoj da jaroj. La tigro tiame komencis evolui en unika specio nelonge antaŭ la fino de la Pliocena epoko, antaŭ proksimume 3,2 milionoj da jaroj . Tio igas la tigron kaj neĝoleopardon "frataj specioj", esploristoj raportas en la revuo "Molecular Phylogenetics and Evolution". Ambaŭ tigroj kaj neĝoleopardoj interalie troviĝas en la mondaj plej endanĝerigitaj kategoj. Malpli ol 3500 tigroj kredeble supervivas. Unu el la subspecioj, la Sumatra tigro, estas tiel enigma, ke la unua filmo de sovaĝa individuo nur estis registrita ĉi tiun jaron. |




14-an de februaro, 2010.