Tutmonde : lasttempaj artikoloj
- Propono por malpermesi internacian komercon de ruĝa tinuso malakceptita
- Plej riĉa homo en la mondo estas meksika
- Dinosaŭrmanĝanta serpento eltrovita
- Islama klerulo publikigas fatvon kontraŭ terorismo
- Stelo manĝas sian planedon !
- Tigro pli antikva specio ol oni antaŭe kredis
- Koloroj de dinosaŭroj rivelitaj...
- 2009, plej malbona jaro por flugkompanioj
- Google festas la Zamenhof-tagon !
- Trinki kafon kaj teon povus malhelpi diabeton
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Tiu ĉi jardeko estas rekorde varma |
|
|
| Tutmonde |
08-an de decembro, 2009.
La unua jardeko de ĉi tiu jarcento estas "nedisputeble" la plej varma ekde kalkuloj komenciĝis, diras la Brita Meteologia Oficejo kaj la Monda Meteologia Organizaĵo. Ilia analizo ankaŭ montras, ke 2009 preskaŭ certe estos la kvina plej varma en 160-jara observado. Fenomeno kiel El Niño, pliiĝanta homfarita forceja varmiĝo, puŝis la jaron 2009 en la "10 plej rekordaj" jaroj. La usona kosma agentejo Nasa sugestas, ke nova tutmonda temperaturrekordo estos "fiksita en la sekvontaj unu aŭ du jaroj".
Sciencistoj de la Monda Meteologia Organizaĵo (angle WMO) kaj Brita Meteologia Oficejo donas detalojn de la nova analizo ĉe la pintokunveno pri klimato en Kopenhago. La WMO diras, ke tutmondaj temperaturoj estas 0,44° C (0,79°F) super la longatempa ordinara temperaturo. "Ni vidis superajn mezumajn temperaturojn en pluraj kontinentoj, kaj nur en Nordameriko regis kondiĉoj kun plu malvarmaj temperaturoj ol mezume," diras la Ĝenerala Sekretario de WMO Michel Jarraud. "Ni estas en varmiĝa tendenco - ni tute ne dubas pri tio." Sro Jarraud emfazas, ke la fina analizo ne estos kompleta ĝis frue en la venonta jaro. Sed la UN-agentejo ĉiam publikigas resumon dum la ĉiujara priklimataj intertraktadoj por ke delegitoj disponu je la lastaj informoj. La WMO uzas tri temperaturkontrolojn : unu de la Brita Meteologia Oficejo kaj la Universitato de Orienta Anglio, kaj du el Usono. La ciferoj de la Brita Meteologia Oficejo indikas, ke la jaroj ekde 2000 estis meznombre 0,18°C (0,32°F) pli varmaj ol la 1990-aj jaroj. Kaj tio ekde la 1970-aj jaroj, ĉiu jardeko vidas pliigon de proksimume la sama skalo. La Brita Meteologia Oficejo havas 1998 kiel la ununuran plej varman jaron - tio koincidas kun fortaj kondiĉoj de El Niño - la varmiĝo de surfacaj maroj en la orienta Pacifiko kiu liberigis varmon el la profunda oceano en la atmosferon, levigis temperaturojn tutmonden. Hodiaŭ, post tempo kiam la kondiĉoj de La Niña faligis temperaturojn en 2008, alia El Niño estas evoluiganta. Tiu fenomeno, kombinita kun forceja varmiĝo, puŝas temperaturojn supren denove. Scientistoj ne volas doni prognozon por la tuj sekvontaj jaroj. Sed la unuo GISTEMP de la Nasa, parto de la agentejo kiu kontrolas la temperaturdatumaron, sugestas, ke plia varmiĝo venas, kaj la temperaturrekordoj probable denove falos ene de la sekvonta jaro aŭ du. Aliaj esploristoj, kvankam, kredas pli probable, ke temperaturoj restos stabilaj dum unu jardeko ĉar aliaj naturaj cikloj tenas la oceanan surfacon relative malvarmeta, rapida varmiĝo probable alvenos poste. |




08-an de decembro, 2009.