eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Tutmonde
Mondaj kazoj de porka gripo alproksimiĝas 10 000 Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Tutmonde
20-an de majo, 2009.

Preskaŭ 10 000 kazoj de porka gripo estas konfirmitaj en 40 landoj, la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) anoncas. La MOS diris, ke 79 homoj jam mortis pro la nova viruso. La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon alvokas al "tutmonda solidareco", precipe por distribui vakcinojn kaj ankaŭ por eviti starigon de komercado- kaj vojaĝadorestriktoj.
 
Partoprenu, iĝu korespondanto !
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Kontribuu kaj fariĝu korespondanto de Eventeo !

Vi estas regula leganto de nia novaĵejo. Vi ŝatas legi pri internaciaj novaĵoj. Vi havas specialan intereson pri speciala temo. Vi havas bonan scipovon de Esperanto.
... Kaj vi ŝatus dividi viajn interesojn kun tutmondaj legantoj ?...



Iĝu unu el niaj korespondantoj ! Tra viaj legitaĵoj estas certe temoj kaj informoj en via regiono aŭ lando, kiuj povos interesi nian legantaron. Do ne plu hezitu, kaj sendu al ni viajn proponojn pri freŝaj artikoloj.
Artikoloj pri la jam aperantaj temoj de Eventeo estos akceptataj (politiko, socio, sciencoj, kulturo, ktp...) sed kial ne, ankaŭ amuzaj kaj surprizigaj artikoloj ! Vi mem elektu. Ni plezure aldonos ilin al nia retejo ! Kompreneble artikolojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo ni rifuzos publikigi.


Nura kondiĉo por partopreni : se vi faras simplan tradukon el artikolo nacilingva, bonvolu citi la fonton de via informo, kun ebla retej-adreso.

Jen nia retadreso al kiu sendi viajn proponojn : Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektita kontraŭ trudmesaĝaj robotoj, vi devas aktivigi ĝavaskripton por ĝin vidi.

Ni senpacience atendas viajn mesaĝojn kaj antaŭdankas vin pro viaj kontribuaĵoj kaj efika kunlaboro.

La Eventeo-redaktantaro
 
Registaroj tutmonde luktas kontraŭ porkogripviruso Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Tutmonde
27-an de aprilo, 2009.

Registaroj tutmonde provas kiel eble plej rapide reteni  la disvastiĝon de nova tipo de gripviruso post kiam ekinfestiĝoj estis raportitaj en Meksiko, Usono kaj Kanado. Almenaŭ 100 homoj suspekte mortis pro la malsano en Meksiko. En Eŭropo, ministroj pri Sanaferoj alvokis al urĝa renkontiĝo ĉar unu kazo de tiu porkogripo estis konfirmita en Hispanio. La UN avertis, ke la viruso eble povas fariĝi pandemio, sed diras, ke la mondo estas pli bone preparita ol iam ajn antaŭe por pritrakti la minacon.
 
Nova Ter-simila planedo eltrovita Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Tutmonde
22-an de aprilo, 2009.

Astronomoj anoncis la eltrovon de la plej malpeza planedo senescepte eltrovita ekster nia Sunsistemo. Troviĝanta en la konstelacio de La Pesilo, ĝi estas nur duoble pli masiva ol nia Tero, dum aliaj ekstersunaj planedoj jam identigitaj estas multe pli grandaj. La sciencistoj diras, ke la planeda orbito estas multe tro proksima al sia stelo Gliese 581, por ke vivo aperu kaj eblu sur ĝi. La eltrovo estis farita de internacia teamo de esploristoj kiuj utiligis teleskopon de 3,6 metroj en La Silla, Ĉilio.
 
UNESKO lanĉas tutmondan enretan bibliotekon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Tutmonde
FRANCIO - 21-an de aprilo, 2009.

UNESKO eklanĉas la Tutmondan Diĝitan Bibliotekon oficiale tiun mardon, 21-an de aprilo, (angle World Digital Library). Inaŭguro estos farita en la pariza sidejo de la organizaĵo en Francio, antaŭ la ĝenerala direktoro de la UNESKO, la japana Koichiro Matsuura, kaj James H. Billington, manaĝero de la Biblioteko de la Usona Kongreso, el kiu devenas la projekto.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL