| Tutmonde |
  USONO - 25-an de septembro, 2009.
La G20 grupo de gvidantaj kaj emerĝaj ekonomioj alprenos novan rolon kiel konstanta korpo kunordiganta la mondan ekonomion, komunikaĵo el la Blanka Domo anoncis. La ŝanĝo donos pli da potenco al emerĝaj ekonomioj, prefere ol al la evoluiĝintaj "dinamoj" de la G8-grupo. La G20 kunvenas en la usona urbo Pittsburgh por dutaga pintokunveno.
|
| Tutmonde |
  FRANCIO /  BULGARIO - 23-an de septembro, 2009.
La kultura kaj scienca organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, UNESKO, en Parizo elektis sian novan gvidanton, kiu estas la iama bulgara ministro pri Eksterlandaj Aferoj Irina Bokova. Sinjorino Bokova venkis la preferatan, egiptan ministron pri Kulturo Farouk Hosni, kies kandidateco suferis pro akuzoj de antisemitismo kaj kontraŭjudismo.
|
| Tutmonde |
  FRANCIO - 20-an de septembro, 2009.
Ĉar li ne povis akiri la postulatajn 30 voĉdonojn en la tria rondo de voĉdonado, la egipta ministro pri Kulturo Farouk Hosni alfrontos kvaran rondon por la posteno kiel Ĝenerala Direktoro de UNESKO. La kandidatiĝo de Sro Hosni estas ombrita de akuzoj pri antisemitismo.
|
| Tutmonde |
21-an de julio, 2009.
La viruso H1N1 de porka gripo jam mortigis pli ol 700 homojn tutmonde ekde sia ekapero antaŭ kvar monatoj, diras la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Ĉi tiu reprezentas salton de minimume du trionoj de la lasta oficiala nombro de la cifero da mortintoj kiu estis 429, eldonita de MOS je la 6-a de julio.
|
| Tutmonde |
 EVENTEO - 9-an de junio, 2009.
Iĝu amiko de Eventeo en Facebook ! Ni ĵus kreis profilon por Eventeo en tiu famega tutmonda socia retejo... ni kalkulas je vi ĉiuj por amikiĝi kaj interŝanĝi kun ni... Por trovi nin, serĉu "Eventeo Novaĵ-retejo" en Facebook.
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |